Listo de Esperantaj Klasikajhoj, kompilita de William Auld - The List of "Esperanto Classics" compiled by William Auld
In 1988, the famed Esperanto poet William Auld produced a list of "Esperanto Classics" -- essentially the Esperanto canon as he saw it. He updated the list in 1997. The list, even with its flaws, is a great starting point for exploring Esperanto literature.
Here's the list with links to Esperanto-USA's bookstore for titles in stock. Some of these texts are also available from other book services (like UEA's) or even for free on the Internet -- I'll update the list with links that I find or that others bring to my attention.
==
En 1988 la fama Esperanto-poeto William Auld verkis liston de Esperantaj Klasikaĵoj -- la Esperanto-kanono, kiel li ĝin taksis. Li ĝisdatigis la liston en 1997. La listo, eĉ havante siajn mankojn, estas utila komencpunkto por esplori Esperanton-literaturon.
Jen la listo kun ligiloj al la retbutiko de Esperanto-USA por haveblaj titoloj. Iuj tekstoj estas haveblaj de aliaj libroservoj (kiel tiu de UEA) aŭ eĉ senpage en la interreto. Mi redaktos la liston por aldoni freŝan informon.
Proza Fikcio / Prose Fiction
- Baghy, Julio: Sur sanga tero (UEA)
- Baghy, Julio: Viktimoj
- Boulton, Marjorie: Okuloj
- Bulthuis, Hindrik Jan: Idoj de Orfeo
- Engholm, Stellan: Homoj sur la Tero
- Forge, Jean: Mr. Tot aĉetas mil okulojn
- Francis, John: La granda kaldrono
- Francis, John: Vitralo
- Lorjak: Regulus
- Luyken, Heinrich August: Pro Iŝtar
- Matthias, Ulrich: Fajron sentas mi interne
- Miyamoto Masao: Naskitaj sur la ruino
- Nemere István: Sur kampo granita
- Newell, Leonard Nowell: Bakŝis
- Oŝlak, Vinko: Jen la sablo el mia klepsidro (UEA)
- Piĉ, Karolo: La litomiŝla tombejo (UEA)
- Ribillard, Jean: Vivo kaj opinioj de majstro M' Saud (UEA)
- Robinson, Kenelm: Se grenereto
- Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!
- Rossetti, Reto: El la maniko (UEA)
- Rossetti, Reto kaj Szilágyi, Ferenc: 33 Rakontoj: la esperanta novelarto
- Schwartz, Raymond: Kiel akvo de l' rivero
- Schwartz, Raymond: Vole, novele
- Steele, Trevor: Sed nur fragmento
- Szathmari Sandor: Vojaĝo al Kazohinio (UEA)
- Szilágyi, Ferenc: Koko krias jam (UEA)
- Szilágyi, Ferenc: La granda aventuro
- Ŝirjaev, Ivan: Sen titolo
- Štimec, Spomenka: Ombro sur interna pejzaĝo
- Tóth, Endre: Lappar, la Antikristo
- Urbanová, Eli: Hetajro dancas
- Varankin, Vladimir: Metropoliteno
Poezio / Poetry
- Auld, William (red.): Esperanta antologio
- Auld, W., Dinwoodie, J.S., Francis, J., Rosetti, R.: Kvaropo
- Auld, William: La Infana Raso
- Baghy, Julio: Pilgrimo
- Baghy, Julio: Preter la Vivo
- Boulton, Marjorie: Eroj
- Giŝpling, Miĥael: El Sisma Zono
- Goodheir, Albert: Merlo sur menhiro
- Hohlov, Nikolao: La tajdo
- Kalocsay Kalmán: Streĉita Kordo (UEA)
- Kock, Edwin de: Fajro sur mia Lango (UEA)
- Kurzens, Nikolai: Mia Spektro
- Maura, G.E.: Duonvoĉe
- Miĥalski, Eŭgeno: Plena Poemaro
- Miyamoto Masao: Invit' al Japanesko (UEA)
- Montagut, Abel: Poemo de Utnoa
- Neves, Kamaĉo, Dek, Fernández: Ibere Libere
- Peneter, Peter: Sekretaj Sonetoj (en Libro de Amo)
- Privat, Edmond: Tra l' silento
- Ragnarsson, Baldur: Ŝtupoj sen Nomo
- Rossetti, Reto: Pinta Krajono (UEA)
- Sadler, Victor: Memkritiko
- Schwartz, Raymond: La Stranga Butiko
- Schwartz, Raymond: Verdkata Testamento (UEA)
- Su, Armand: Poemoj de Armand Su
- Tarkony Lajos: Soifo
- Ungar, Krys: Meznokto Metropola
What's missing from the list? Anything published after 1997, certainly. Recent works by Baldur Ragnarsson, John Francis, Jorge Camacho, and Mao Zifu come to mind. Also, a number of Esperanto classics are actually translations, which are absent from the list above. Kalocsay's translation of Dante's Inferno, Auld's translation of the Lord of the Rings, Hamleto, La Biblio - the list goes on.
Kio mankas de la listo? Ĉio, kio aperis post 1997, sendube. Lastatempaj verkoj de Baldur Ragnarsson, John Francis, Jorge Camacho, kaj Mao Zifu. Krome, multaj Esperanto-klasikaĵoj estas tradukaĵoj, kiuj mankas en la supra listo. Infero (trad. Kalocsay), Mastro de l' Ringoj (trad. Auld), Hamleto, La Biblio -- la listo plu daŭras.
Updated to include links to UEA's bookstore for some books that Esperanto-USA doesn't have.
Update 2 aldonis Esperantan tradukon.




Comments
Listo!
Dankon, Tim, pro bonega (kaj rapidega!) laboro.
Mi rekomendas ke homoj kiuj interesighas pri tiuj chi titoloj achetu tion, kion ili volas havi. Ofte libroj tuj malaperas . . . aparte kiam restas eble nur 1-2 ekzempleroj en la libroservo.
Tre utila afisho!
Lee Miller
January 6, 2009 by Lee Miller, 7 years 11 weeks ago