Mia unua Esperanto-Kongreso
Hieraŭ finis la 57a Landa Kongreso en Sankta Luiso. Estis mia unua Esperanto-kongreso, kaj antaŭ tiu ĉi kongreso mi havis neniun ideon kion ekspekti.
Ne eĉ unu horo postalveninte al la hotelo, mi renkontis aliajn Esperantistojn. Ni kune havis vespermanĝon. Tra la tuta kongreso mi renkontis novajn geamikojn, kaj renkontis malnovajn geamikojn, kiujn mi konis el la interreto. Mi konversaciis kun kelkaj ĝis tre malfrue vespere. La etoso estis bonega, ĉar mi sentis min preskaŭ kiel inter amikoj, kiujn mi konis jam ekde multaj jaroj.
Mi ankaŭ ĝojis aŭkulti la prelegojn de Boris Kolker, kaj paroli kun li. Mi ankaŭ havis la oportunon renkonti Humphrey Tonkin-on.
Mi tre dankas al la Esperanto-klubo en Sankta Luiso, kiuj tre bone organizis la aferon, kaj faris ekskursojn en la urbo por ni. Antaŭ tiu ĉi kongreso mi tute ne konis Sanktan Luison, kaj mi trovis la ekskursojn interesaj.
Aparte mi volas danki ankaŭ Steve Brewer-on, Ron Glossup-on, kaj Phil Dorcas-on. Steve konsilis al mi kiel uzi Drupalon kaj plibonigi la ttt-ejon de mia lokala klubo. Ron donis al mi konsilojn kiel organizi kongreson. Phil esprimis lian subtenon kaj la subtenon de E-USA por organizi la nacian kongreson en Vaŝintono DK venontjare.
Estis mia unua kongreso, kaj mi sentis min preskaŭ kiel parto de familio!
- dameda's blog
- Login or register to post comments




Comments
Rondo familia
Esperantujo ja estas unu rondo famila.
--
Steven BREWER
May 27, 2009 by limako, 2 years 36 weeks ago
gratulon
Ĉies unua Esperanta kongreso ĉiam estas unike speciala, kaj via raporto memorigas min pri mia unua (ankaŭ usona landa kongreso, en 2004). Bonege, ke la kongreso tiom plaĉis al vi!
Mi esperas ĉeesti alian usonan kongreson iam (sed tio malkonvenas nuntempe pro mia alikontinenta loĝado...)
PS: Atentu ke "ekspekti" = komenci spekti. Vi celis "atendi". :)
May 27, 2009 by russ, 2 years 36 weeks ago