Skip to main content

Mejloŝtono por Marvirinstrato

Tim Westover's picture

Mia novelaro Marvirinstrato atingis mejloŝtonon: pli ol mil elŝutoj ĝis la aperigo en aprilo 2009. Marvirinstrato estas iom unika ĝis nun en la Esperanto-libromerkato, ĉar ĝi estas havebla ne nur kiel papera libro, sed ankaŭ kiel senpaga elektronika libro, sub permesilo Creative Commons (Atribuo - Nekomerca - Neniuj derivaĵoj 3.0 Usono).

Elektronika eldonado estas aparte taŭga por la Esperanto-merkato, ĉar ĝi alfrontas la malhelpojn de malaltaj eldonkvantoj, altaj sendokostoj, nepagipovaj landoj, kaj simile. Tamen malmultaj Esperanto-verkistoj ĝis nun elektas tiel eldoni siajn librojn, ĉu pro timo ne pergajni monon, ĉu pro malfido al la Interreto, ĉu pro noveco de la sistemo. Sed verkisto de Esperanto-libro ne povas esperi al multe da profito, nur al legantoj kaj reagoj. Ambaŭ estas pli facile atingeblaj per elektronikaj libroj.

Kompreneble mi ne estas la unua Esperanto-verkisto, kiu tiel dividas siajn verkojn. Inter aliaj, Bertilo Wennergren, akademiano kaj gramatikisto, proponas sian Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko senpage per sia retejo. Mi esperas, ke pli kaj pli da aliaj verkistoj aperigos siajn verkojn plene aŭ parte sub liberaj permesiloj.

Estas multaj, multaj homoj kiuj volas legi en Esperanto, eĉ se la nombro de tiuj, kiuj volas (aŭ povas) aĉeti paperan libron estas relative malalta.

Vi povas mem elŝuti Marvirinstraton ĉe ĝia retejo. Mi dankas pro la subteno!

by Tim Westover

Comments

Orfiŝeto kaj la Glacia Monto

Sara's picture

Mi plufoje jam legas tiun ĉarmegan historion. Koran dankon! Nun mi legos la noveleton Nia Bestoĝardeno. Gratulon!

October 7, 2009 by Sara, 2 years 17 weeks ago

Pli pri surretigante legajhojn

esperanto41@drupal.org's picture

Gratulojn ankau. Lasu min fanfaroni pri miaj du de
tiaj klopodoj.

1) En la jaro 2000 mi eldonis surpapera-broshuron,
re-aperigante "Dr. Esperanto's International
Language", la angla versio de la originala 1887-a
propono, la tiel-nomata "Unua Libro".

Cent ekzempleroj.

En 2007 mi re-presis aldonajn cent, ne chiom
vendita.

Dumtempe, mi aperigis senpagan HTML-an version en
2006, http://www.genekeyes.com/Dr_Esperanto.html

Mi enmetis senpagan ret-spurilon kiu montras la
nombron kaj landojn de la legantoj.
http://www.statcounter.com Ghis nun, ghi registras
ke la surreta versio ricevis preskau ses mil
vizitojn. Kvankam multe de tiuj estas ripetantoj,
au nur ekrigardantoj, la legantaro ja preterpasas
la mort-arban version almenau kvardek-oble.

2) En la jaroj 1984-88, mi skribis
s-f-romantika-komedian romanon angle, kaj tradukis
ghin Esperanten: "The Me Clone / La Mi-Klono".
Ties celo estis plejparte por mem-distro dum defia
tempo en mia vivo, sed mi ankau mez-pene serchis
por eldonisto. sen rezulto. La manuskripto ripozis
surbrete dum dek-ok jaroj ghis 2006. kiam mi metis
senpagan HTML-an version sur mia retloko: lau
chapitro, au elshutebla lau "zip".

http://www.genekeyes.com/MC-MK/MC-MK-U-Contents.html

Mi ne scias kiom da vizitantoj elshutis ghin, kaj kiom nur
ekrigardis ghin (la plejparto, mi supozas), sed
la "stat-counter"-spurilo montras pli ol dek-unu mil
vizitoj. Tamen, mi konjektas ke la nombro de efiktivaj
legantoj estas multe malpligranda.

--Gene Keyes (Esperanto41)

PS: Mi ankau grade suprenshutas paghojn de mia
"Yuletide Carols / Jula Karolaro", nur kvar kantojn
ghis nun. http://www.genekeyes.com/#JK

August 20, 2009 by esperanto41@dru..., 2 years 24 weeks ago

Gratulojn!

drdj's picture

Elkorajn gratulojn pro tiu mejloŝtono! Mi estas unu el la pli ol mil elŝutintoj. Kvankam mi ankoraŭ ne trovis la tempon por finlegi ĝin, mi dankas vin pro havebligi la novelaron senpage. Via agado por Esperanto estas ĉiam inspira.

August 5, 2009 by drdj, 2 years 26 weeks ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes