Skip to main content

Publika rekontigxo pri Esperanto cxe UMass

limako's picture

Je la 8a de februaro, Amherst Esperanto kaj, precipe, Paul Ganssle, organizis publikan informan kunvenon pri Esperanto cxe UMass. Ni metis multajn afisxojn tra la universitato, sendis informon al lokaj jxurnaloj, kaj invitis multajn lokajn kaj regionojn parolantojn veni kaj prelegi. Gxi ne estis tiom sukcesa ol kiom ni antauxvidis, sed nek estis fiasko. Kaj ni lernis multon.

Originale, mi timis ke ni invitis tro da prelegantoj, sed duono el kiom originale diris ke ili venus, fakte venis kaj prelegis, do bonsxancis ke ni invitis tro multe. Ni havis bonan miksajxon: Pauxlo (junulo) prelegis pri "kio estas internacia lingvo", mi (mezagxulo) prelegis pri la historio de Esperanto, Rikardo (mezagxulo) prelegis pri pasporta servo (kaj kunportis junan brazilan esperantiston por montri al ni -- kvankam sxi timis publikan paroladon), kaj Sali (iama junulo) prelegis pri Esperantan instruadon kaj montris iom el Pasporto el la Tuta Mondo. Venis nur manpleno da veraj novuloj. Sed el ili multaj vere interesigxas kaj versxajne komencos lerni Esperanton.

Ni plej malbone sukcesis je la jxurnaloj. Mi (iom hezite) volontulis fari tion, sed Pauxlo diris ke li faros kaj mi akceptis, danke, pro tio ke mi jam tro okpupigxas. Sed montrigxis ke Paũlo ne bone sciis kiel verki informajxon por jxurnalo kaj ni ne sukcesis allogi ecx unu artikolon. Domagxe Sed ni scias kiel pli bone trakti tion nekstafoje. Kaj je cxiuj aliaj aferoj ni faris suficxe bone.

Post la prelegoj, ni babilis longe kaj gxue. Kaj gratulis nin ke ni sukcesis je la prelegoj kaj havis tre agrablan vesperon en publika loko, kie aliaj povis vidi nin. Nun ni ne timos fari tion refoje kaj gxi estos des pli bona.

by limako

Nord-Amerika Somera Kursaro (26 jun - 5 jul)

Landa Kongreso * Jul 5 - 8 * US Annual Congress

English follows ->
EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, Usono. 2013 julio 5 - 8.

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be at William Peace University, in Raleigh, North Carolina, USA. 5 - 8 July, 2013.

Poll

Which NASK is best for you?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes