Skip to main content

58-a LK Vojaĝa Informado

Atingi la hotelon Hyatt:

Hyatt Regency Bethesda
One Bethesda Metro Center
7400 Wisconsin Ave
Bethesda, Maryland 20814
USA

Tel: +1 301 657 1234
Fax: +1 301 657 6453

La hotelo situas rekte super la metro-stacio Bethesda. Bethesda estas randurbo de Vaŝingtono, kaj ĝia stacio estas la unua haltejo sur la Ruĝa Linio ekster la urba limo, veturante en la direkto de "Shady Grove." Estas facile vojaĝi tien ekde la plejmulto de lokoj en DK. Informo pri la metro de DK troviĝas ĉe:
http://www.wmata.com/

Atingi Vaŝingtonon:

Trajno:
La trajno de Amtrak venas al la stacio "Union Station," kiu situas sur la ruĝa linio. Simple prenu la Ruĝan Linion al Bethesda.

Buso:
La stacio de la bus-kompanio Greyhound situas rekte malantaŭ Union Station (trajno, vidu supren). Kelkaj aliaj malmultekostaj bus-kompanioj iras al Vaŝingtono, speciale de aliaj urboj ĉe la Usona orienta marbordo. Ili haltas ĉe diversaj lokoj en la urbo. Kelkaj kompanioj estas:
washingtondeluxe.com
boltbus.com
http://www.easternshuttle.com/
apexbus.com
2000coach.com

La lastaj tri estas "Ĉin-urbetaj" busoj, kiuj haltas en ĉinaj kvartaloj ĉe ambaŭ flankoj de la vojaĝo.

Aviadilo:
Tri flughavenoj taŭgas por DK. En ordo de oportuneco, ili estas:

Ronald Reagan Washington National (DCA). Sur Blua kaj Flava Linioj. De la flughaveno, prenu metroon, ŝanĝante al la Ruĝa Linio ĉe Gallery Place Chinatown (de la Flava) aŭ Metro Center (de la Blua).

Dulles Airport, Fairfax Virginia (IAD). Kutime malpli kosta de DCA. Multaj eblecoj por transportado, aŭ rekte al Bethesda aŭ ligante kun la metroa sistemo. La servo "Supershuttle" rekte al Bethesda kostas $29.00. Por informoj, vidu:
http://www.metwashairports.com/dulles/parking_transportation_3/ground_transportation

Baltimore-Washington Airport (BWI). Pli malproksima, sed eble vi povus trovi bonvaloran flubileton tien.
http://www.bwiairport.com/en/travel/ground-transportation/trans/wmata

by slytobias

Become an Activist

Poll

Which NASK is best for you?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes