Ni kongresos en la San-Franciska regiono en 2011
Kongresa identigilo
Karaj gesamideanoj!
La Loka Kongresa Komitato por la 59. Landa Kongreso de Esperanto ĝoje invitas vin aliĝi al nia kongreso. La planataj aranĝoj komenciĝos vendrede la 17an de junio kaj daŭros ĝis lundo la 20a de junio 2011 en Emeryville California, tute apud la golfo kaj preskaŭ sub la impresa Golfo-Ponto, kiu kunligas la urbojn San Francisco kaj Oakland.
La temo de la kongreso estos: Esperanto, la "alia" verda movado. En la nuna tempo, multaj parolas kaj okupiĝas pri la verda movado, nome: celado al pli ekologia vivado, konservado kaj reciklado de naturaj rimedoj. Sed la verda koloro kaj la ideo de verda movado jam apartenis al Esperanto de antaŭ cent jaroj. Kiel tiuj ĉi du movadoj interrilatas? Ĉu estas komunaj interesoj inter ekologiaj verduloj kaj la verda esperanta popolo? Ĉu prefere ni puŝu la ideon de Esperanto kiel nura lingvo sen ajna socia, interrilata, kulturprotekta kaj homfratiga enhavo?
Venu kun ni diskuti pri tiuj ĉi temoj en regiono avangarde verda, ambaŭ ekologie kaj esperante!
Pliajn informojn kaj proponojn pri prelegoj kaj ceteraj aranĝoj adresu al: lkkus2011@esperanto.org
Ĝis revido sub la Pontego!

![[NASK]](http://www.esperanto-usa.org/files/xemblemo.jpg.pagespeed.ic.WMqnJDD4g0.jpg)


