Skip to main content

Demandaro pri Lokaj Grupoj

limako's picture

Mi elsendis la sekvan demandaron pri lokaj grupoj al cxiuj rete atingeblaj lokaj grupoj. Se vi estras lokan grupon, mi petas ke vi respondu la demandojn. Viaj respondoj multe helpos nin pli bone komprenu kiel funkcias lokaj grupoj en usono.
(english follows)

Kara samideano,

Mi faras esploron pri lokaj grupoj en usono kiun mi volas oferti kiel raporto cxe Internacia Simpozio en Brazilo dum julio. La temo de la simpozio estas "La lokaj Esperanto-grupoj kiel komunuma socia kapitalo: historiografia kaj sociologia aspektoj". Mi ankaux ofertos la raporton cxe la usona Landa Kongreso de Esperanto en NovJorko.

Mi vidas ke vi respondecas pri loka grupo de esperantistoj en usono. Mi petas ke vi respondu la subajn demandojn. Mi petas ke vi skribu kiel eble plej multe pri via grupo: kion ajn eble helpos min. Mi ofertas la jenajn demandojn por gvidi vin, sed bonvole aldonu kion ajn kiun vi kredas eble estus utila. Kaj respondu en kiu ajn lingvon plej facilas por vi -- tute ne necesas respondi Esperante.

Bazaj Informoj: Kio estas la nomo de la grupo? Kiun regionon gxi servas? Cxu via grupo apartenas al pli largxa grupo? Kie estas la plej proksimaj aliaj grupoj? Cxu vi havas retpagxaron, eposxtliston, aux novajxleteron? Cxu vi pagigas membrojn?

La historio de la grupo: Kiam gxi komencis? Kiu estis la fondinto? Cxu vi povas priskribi la fondinton: ties sperton kaj celon? Kiu gvidas la grupon nun? Kie gxi renkontigxis/renkontigxas?

Demografio: Kiom da membroj? Kiuj agxoj? Cxu same aux malsame ol antauxe?

Kutimoj: Kiom ofte oni renkontigxas? Cxu cxiam en la sama loko? Kion oni faras cxe kunvenoj? Cxu estas jaraj tradicioj?

Defioj: Kio ne fartas bone cxe via grupo? Kion vi taksas la plej gravajn problemojn?

Sekretoj de sukceso: Kion vi taksas por la sukceso de la grupo? Cxu vi povas konsili al aliaj grupoj estu tiom sukcesa kiom vi?

Agado: Cxu via klubo kunblaboras iel por/per/pri Esperanto, ekz per lingva kurso, reklamado, tradukado, verkado, eldonado, vikipediumado, homasista agado, ktp... Reklamoj: Cxu vi reklamas vian grupon? Kiel oni lernas pri via grupo?

Rakontoj: Cxu vi povas rakonti pri via grupo por montri aux amuzajn, gravajn, aux interesajn flankojn de via grupo?

Mi treege dankas vin.

--

Dear esperanto-friend,

I'm doing research about local Esperanto groups in the US which I would like to offer as a report at an International Simpozium in Brazil during July. The theme of the sympozium is "Local Esperanto-groups as Community Social Capital: Historiographic and Socialogical Aspects". I will also offer the report at the Landa Kongreso de Esperanto in New York.

I see that you are the contact for a local group of esperanto-speakers in the US. Please write as much as you can about your group: whatever you write might help me. I've provided a list of questions to provide some guidance and I hope you will touch on these points, but feel free to offer whatever additionally you think might be useful. And answer in whatever language is easiest for you -- it is not necessary to reply in Esperanto.

Basic Information: What is the name of the group? What region does it serve? Does your group belong to some larger group? What are the closest other groups? Do you have a webpage, mailing list, or newsletter? Do members pay dues?

History of the group: When did it start? Who was the founder? Can you characterize them: their interest and goals? Who is leading the group now? Where did/does it meet?

Demography: How many members are there? What are their ages? Is this the same or different from previous times?

Customs: How often does the group meet? Are you always in the same place? What do you do at meetings? Are there annual traditions?

Challenges: What isn't going well with your group? What do you identify as the most important problems?

Secrets of success: What factors do you believe have led to the success of the group? Could you advise other groups on how to be as successful as you?

Activism: Does your group collaborate in any way in support of Esperanto, for example through language courses, translation, writing, publishing, editing wikipedia pages, volunteerism, etc.

Advertising: Do you advertise your group? How do people learn about your group?

Anecdotes: Could you offer any stories about your group to illustrate amusing, important, or interesting aspects of your group?

Thank you very much!

by limako

Comments

EKA

Stelido's picture

EKA-anoj, bv. korekti kaj aldoni lauxplacxe...

Bazaj Informoj:
Kio estas la nomo de la grupo? Esperanto-Klubo de Auxstino (EKA)

Kiun regionon gxi servas? la centran regionon de Teksaso

Cxu via grupo apartenas al pli largxa grupo?
EKA cxiujare kunvenas kun aliaj Teksasaj E-istoj dum la Tut-Teksasa Kunveno.

Kie estas la plej proksimaj aliaj grupoj? Dalaso kaj Hjustono

Cxu vi havas retpagxaron, eposxtliston, aux novajxleteron? ttt.esperantoaustin.org
eka-listo@esperantoaustin.org

Cxu vi pagigas membrojn? ne

La historio de la grupo:
Kiam gxi komencis? 2002

Kiu estis la fondinto? Jeremiah Isaacs

Cxu vi povas priskribi la fondinton: ties sperton kaj celon?
Li ne plu partoprenas (nur malofte) la klubon. Mi ne povas paroli por/pri li.

Kiu gvidas la grupon nun? Ni havas (kaj ne bezonas) nek gvidanton nek ian ajn oficiston en la klubo.

Kie gxi renkontigxis/renkontigxas?
Cxiudimancxe cxe la kafejo Texpresso, 2700 Anderson Ln, je la 3a ptm.

Demografio:
Kiom da membroj?
proksimume 10, sed kelkaj kunvenoj gastigis pli ol 15 homojn, kaj cxiun kunvenon partoprenas almenaux 5 homoj

Kiuj agxoj? agxoj inter 10 kaj 45, pli-malpli

Cxu same aux malsame ol antauxe? Samete, mi dirus.

Kutimoj:
Kiom ofte oni renkontigxas?
Cxiudimancxe, ecx je kelkaj feritagoj. Ni antauxe ankaux kunvenadis cxiun mardon nokte. Kelkaj EKA-anoj cxiuvendrede tagmangxas kun la nova E-klubo de la Universitato de Teksaso.

Cxu cxiam en la sama loko?
Jes, dimancxe cxe kafejo kaj marde (ne plu) cxe drinkejo. La Universitata tagmangxo okazas cxe la Butikaro Dobie (Dobie Mall).

Kion oni faras cxe kunvenoj?
Oni babiladas pri cxio kaj nenio kaj kelkfoje ludas ludojn cxiaspecajn. Oni ankaux planas, organizas kaj elpensas agadojn por E-o.

Cxu estas jaraj tradicioj?
Ni festas Zamenhoftagon kaj partoprenas aux gastigas la Tut-Teksasan Kunvenon. Mi esperas, ke ni denove cxeestos la jaran Internacian Festivalon de la loka komunuma universitato, Austin Community College.

Defioj: Kio ne fartas bone cxe via grupo? Kion vi taksas la plej gravajn problemojn?
Respondu alia klubano; mi ne vidas grandegajn problemojn nek malhelpojn. Nia komunikado bone funkcias kaj la klubo enhavas tre sindonemajn, fidelajn, entusiasmajn anojn. La novuloj lingve progresadas. Sed laux mia scio, ni ne tre sukcesas allogi al la klubo nek al Esperanto tute novajn ulojn. La plejparto de la membraro (kun kelkaj esceptoj) jam sciis pri E-o antaux ol klubanigxi. Tamen ni cxiam kaj cxiel laboradas por krei novajn E-istojn.

Sekretoj de sukceso: Kion vi taksas por la sukceso de la grupo?
La jam menciitaj entusiasmaj sindonemuloj dauxrigas la sukceson de EKA. Ili aktive kunlaboras por E-o, donacante multe da tempo, mono kaj ideoj por la klubo kaj Movado. Ni dauxre reklamas nin en lokaj jxurnaloj kaj ofertas 4-semajnan E-kurson pere de la Universitato de Teksaso cxe Auxstino (kun kies E-klubo ni ankaux laboras kaj tagmangxas cxiuvendrede).

Cxu vi povas konsili al aliaj grupoj estu tiom sukcesa kiom vi?
Estu neformala kaj senkosta, kunvenu pli ofte ol unufoje monate. Sed nepre bezonategas entusiasmuloj por subteni la vivon de la klubo.

Agado: Cxu via klubo kunblaboras iel por/per/pri Esperanto, ekz per lingva kurso, reklamado, tradukado, verkado, eldonado, vikipediumado, homasista agado, ktp... Reklamoj: Cxu vi reklamas vian grupon? Kiel oni lernas pri via grupo?
Ni faras preskaux cxion imageblan por (kaj en) Esperanto.
Unu membro cxi-printempe ofertis post-klasan infankurson cxe loka lernejo.
Ni ofertas E-kurson pere de la Universitato de Teksaso (la 1a aux 2a plej granda usona universitato).
Ni reklamadas niajn semajnajn kunvenojn en la loka distrigxa jxurnalo, Austin Chronicle, kaj donacis mono por menciigi E-on radielsende.
Ni faris informigan budon cxe la Internacia Festivalo cxe Austin Community College pasint-novembre.
Preskaux cxiu membro tradukas, verkas, vikipediumas, kreas sondosierojn en E-o, kaj/aux laboras kun Projekto Gutenbergo por tie enmeti Esperantajxojn. EKA-anoj verkis originalajn poemojn kaj infanlibrojn kaj farigis t-cxemizojn.
Pasintsomere EKA gastigis la sxajne sukcesan landan kongreson en Auxstino.
En januaro, EKA gastigis feston por renovigi kaj (ege) plibonigi la ELNA-retpagxaron.

Rakontoj: Cxu vi povas rakonti pri via grupo por montri aux amuzajn, gravajn, aux interesajn flankojn de via grupo?
Temas pri enkalsona sursaltado dum la UK, sed tia rakonto ne tauxgas por publika forumo.

April 23, 2006 by Stelido, 5 years 41 weeks ago

Esperanto-Klubo de Auxstino

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes