Skip to main content

ESNE Jarkunveno 2006

Cxe Malnova Sturbridge VilagxoLa 2006 ESNE Jarkuveno okazis je la 8a de aprilo. Ok homoj, inkluzive Humphrey Tonkin, renkontigxis por itala pastecxo je la 11a kaj 13 homoj venis al la kunveno cxe la publika kunvenejo cxe la biblioteko en Sturbridge, Massachusetts. Poste, 9 homoj iris al la Malnova Sturbridge Vilagxo, regiona muzeo (vidu la bildon).

Ni invitis al Humphrey por ke li helpu nin decidi pri strategio por la organizajxo. Cxe la tagmangxo, Humphrey demandis pri nia nuna strategio kaj la ideoj kiujn ni jam havas. "Ho, ni havas multajn ideojn," mi diris. "Ekzemple, ni havis la ideon fari strat-teatron: kelkaj homoj iros al publika loko por disdoni Esperantajn faldfoliojn kaj tiam kelkaj amikoj venos kaj sxajnigos ke ili subtenas la klingonan lingvon -- ili atakos la esperantistojn kaj, per granda bruo, provos forpeli ilin." Humprey rigardis min kaj diris, "Cxu vi havas aliajn ideojn?"

Cxe la jarkunveno, ni diskutis la agadon de ESNE de la antauxa jaro, nome la projektojn por sendi salutleterojn de ESNE kaj produkti kaj disdoni pagxtenilojn. Ni ankaux diskutis la novajxleteron, la retpagxaron, kaj novan projekton sendi informon al ELNA informpetintojn en la regiono. Humphrey havis kelkajn bonegajn ideojn: unue, ke ESNE povus publike anonci ke ili subtenos eksterlandanojn kiuj venas al usono por partopreni NASKon: ke ni renkontos ilin cxe la flughaveno kaj helpos ilin trovi la auxtobuson por iri al Brattleboro. Se ni povus allogi pli da eksterlandanojn, ni cxiuj gajnos. Ni ankaux diskutis kelkaj ideojn por pli bone informi al oni pri Esperanto-agado, per prelegoj kaj pli organizita uzado de la gazetaro. Ni finfine decidis esplori la starigon de printempa Esperanto-semajnfino cxe loka pac-konferencejo.

Sturbridge estis perfekta loko. Tiun lokon oni elektis cxar gxi estis meze inter Boston, Amherst, Nashua, kaj Hartford. La biblioteko estas bela brika konstruajxo kun granda, alloga kunvenejo kiu ecx havas sendratan retkonekton. La malnova vilagxo estis tre interesa -- ni gxoje vagis kaj babilis Esperante. Bela tago kun bonaj amikoj.

by Robert L. Read
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes