Skip to main content

Darktown Strutters' Ball / Ghost Riders

Haruo Ros's picture

Hodiaŭ mi faris jenan provtradukon de "Darktown Strutters' Ball":

La Negrokvartala Pavobal‚

The Darktown Strutters' Ball

Mi alvenos preni vin taksie, dolĉa,
I'll be down to get you in a taxi, honey,
Do pretu duonon post la oka hor‚.
You better be ready about half past eight.
Ne tardu, kara, por
Now dearie, don't be late,
Ke mi ĉeestu jam ĉe l' muzik-komenc'.
I want to be there when the band starts playing,
Memoru kiam ni alvenas,
Remember when we get there, honey,
Mi prenos ĉiun dupaŝan dancon,
The two-steps, I'm goin' to have 'em all.
La ŝuparon ĝis eluz'
Goin' to dance out both my shoes,
Streĉos ĉe la ‚Ĵele-bulka blus
When they play the Jelly Roll Blues‚
Morgaŭ ĉe la Negrokvartala Pavobal'.
Tomorrow night at the Darktown Strutters Ball.

kaj jen mia pli provizora unua strofo de "Ghost Riders in the Sky":

Hantrajdantoj sur ĉiel'
Ghost Riders in the Sky

Vaker' maljuna rajdis for
An old cow poke went riding out
En ombra blova tag'
One dark and windy day,
Sur kresto li ripozis dum
Upon a ridge he rested as
Paŭzeto en la vag',
He went along his way,
Subite gregon vidis li,
When all at once a mighty herd of
Bovar' kun okul-ruĝ'
Of red-eyed cows he saw
Pluganta ĉifan bluon kun
A-ploughin' thru the ragged skies,
Elnuba ŝtorma muĝ'.
And up a cloudy draw.
Jipijajej‚ Jipijajo‚
Yipiyiyay Yipiyiyo
Hantgrego sur ĉiel'
The ghost herd in the sky...

La dua strofo ĝis nun "havas min stumpita". ;-) Proponoj bonvenegas. Jen la originala teksto:

Their brands were still on fire
And their hooves wuz made of steel,
Their horns wuz black and shiny
And their hot breath he could feel,
A bolt of fear went through him as
They thundered through the sky,
For he saw the riders comin' hard,
And he heard their mournful cry.
Yipiyiyay Yipiyiyo
The ghost riders in the sky

(ankaŭ la trian kaj kvaran mi serĉas)

Haruo

by Haruo Ros

Comments

3 kaj 4

filipo's picture

Their faces gaunt, their eyes were blurred,
their shirts all soaked with sweat
He's riding hard to catch that herd,
but he ain't caught 'em yet
'Cause they've got to ride forever
on that range up in the sky
On horses snorting fire
As they ride on hear their cry
= = = = =
As the riders loped on by him
he heard one call his name
If you want to save your soul from Hell
a-riding on our range
Then cowboy change your ways today
or with us you will ride
Trying to catch the Devil's herd,
across these endless skies

August 23, 2006 by filipo, 6 years 43 weeks ago

Tria strofo: gramatika personnombro

Haruo Ros's picture

Dankon, Filipo! Tio ja estas la finaj strofoj, kvankam via

He's riding hard to catch that herd,
but he ain't caught 'em yet

devas esti

They're riding hard to catch that herd,
but they ain't caught 'em yet

(eĉ se Stan Jones opiniis alie) ;-)

Haruo

Venu al Seatlo por NOREK kaj festu kun ni!

August 23, 2006 by Haruo Ros, 6 years 43 weeks ago

alia traduko

russ's picture

Antaux ol mi legis vian tradukon, mi decidis provi por kompari niajn rezultojn. Estas amuzaj similajxoj (tag'/vag') kaj diferencoj (via rugx'/mia blu'). Certe via vortfluo pli placxas. Mi cxesis labori tuj kiam mi atingis gxustan ritmon kaj rimon. :)

Vakero iris rajdi dum malluma venta tag'
Kaj pauxzis li ripozi en la mezo de la vag'
Ekvidis li gregegon, rugxokula kontinu'
Stampedis ili tra la nebravin' kaj cxifonblu'

Se mi havos pli bonan inspiron pri la sekvaj strofoj, mi diros. :)

August 22, 2006 by russ, 6 years 43 weeks ago

Mi fakte preferas vian

Haruo Ros's picture

Multan dankon, Russ. Mi fakte preferas vian, almenaŭ parte. Bonvolu traduki plu!

Mi decidis adopti viajn versojn:

Ekvidis li gregegon, ruĝokula kontinu'
Stampedis ili tra la nub-ravin' kaj ĉifonblu'

(nub-, ne neb-, ĉu ne?)

Haruo

Venu al Seatlo por NOREK kaj festu kun ni!

August 22, 2006 by Haruo Ros, 6 years 43 weeks ago

cxiuj 4 strofoj

russ's picture

Bone, post pli da versumado, jen mia rezulto. Mi fakte pripensis traduki tiun kanton lastatempe ĉiuokaze, do dankon pro la inspiro/instigo! :)

(Notu ke mi lerte evitis decidi ĉu "li" aŭ "ili" en tiu disputata verso. :)

La refreno defias, kaj antaŭe mi ne rimarkis ke la unua malsimilas al la postaj tri. Krome mi fojfoje vidas "ji-pi-jaj-jo" antaŭ "ji-pi-jaj-jej" kaj fojfoje post...

Vakero iris rajdi dum malluma venta tag'
Kaj paŭzis li ripozi en la mezo de la vag'.
Ekvidis li gregegon, ruĝokula kontinu'
Stampedis ili tra la nubravin' kaj ĉifonblu'.

Ji-pi-jaj-jej, Ji-pi-jaj-jo, Hantgrego en la ĉiel'

Brulstampoj flamis forte, kaj la hufoj estis ŝtal',
La kornoj nigre brilis, la spirado estis skval'.
Timfulmo lin trapasis kun la tondro de la greg'
Ĉar venis la Rajdantoj kaj ilia mornkrieg':

Ji-pi-jaj-jej, Ji-pi-jaj-jo, Hantrajdo en la ĉiel'

Vizaĝoj tre marasmaj, sur ĉemizoj ŝvitimpres',
Rajdante por rekapti tiujn bovojn sen sukces',
Ĉar ili devas rajdi daŭre sur la ĉielkamp'
kun bruo de ĉevala fajrspirad' kaj kri' sen damp':

Ji-pi-jaj-jej, Ji-pi-jaj-jo, Hantrajdo en la ĉiel'

Galopis la rajdantoj preter li kaj vokis lin,
"Por savi vin kaj ne infere rajdi, aŭdu nin:
Reformu vin, vakero, aŭ ĉielen rajdos vi
por ĉiam post la grego en diabla tragedi'."

Ji-pi-jaj-jej, Ji-pi-jaj-jo, Hantrajdo en la ĉiel'

August 23, 2006 by russ, 6 years 43 weeks ago

Bonege, Russ! Cxe NOREK ni

Haruo Ros's picture

Bonege, Russ! Ĉe NOREK ni kantos jene:

Vaker' maljuna rajdis for en ombra blova tag'‚
Sur kresto li ripozis dum paŭzeto en la vag',
Ekvidis li gregegon, ruĝokula bovoflu':
Stampedis ili tra la nub-ravin' en ĉifonblu'
Ji-pi-jaj-jej', Ji-pi-jaj-jo', Hantgrego sur ĉiel'!

Brulstampoj flamis forte, kaj la hufoj estis ŝtal',
La kornoj nigre brilis, la spirado estis skval'.
Timfulmo lin trapasis kun la tondro de la greg'
Ĉar venis la Rajdantoj kaj ilia mornkrieg':
Ji-pi-jaj-jej', Ji-pi-jaj-jo',Hantrajdo sur ĉiel'!

Vizaĝoj tre marasmaj, sur ĉemizoj ŝvitimpres',
Rajdante por rekapti tiujn bovojn sen sukces',
Ĉar ili devas rajdi daŭre sur la ĉielkamp'
kun bruo de ĉevala fajrspirad' kaj kri' sen damp':
Ji-pi-jaj-jej', Ji-pi-jaj-jo', Hantrajdo sur ĉiel'

Galopis la rajdantoj preter li kaj vokis lin,
"Por savi vin kaj ne infere rajdi, aŭdu nin:
Reformu vin, vakero, aŭ ĉiele rajdos vi
por ĉiam post la grego en diabla tragedi'."
Ji-pi-jaj-jej', Ji-pi-jaj-jo', Hantrajdo sur ĉiel'

Haruo

Venu al Seatlo por NOREK kaj festu kun ni!

August 23, 2006 by Haruo Ros, 6 years 43 weeks ago

Forpasis Verne Munro Eke

Haruo Ros's picture

Verne Eke, kiu ludis la pianon por "Hantrajdo sur ĉiel'" kaj "La Negrokvartala Pavobal'" ĉe NOREK en 2006, kaj kiu ofte prezentis ilin kadre de sia vodevila duopo (kun Reiff Olsen) Mel/Munro Vaudeville, mortis en Seatlo la 9-an de julio post nelonga lukto kontraŭ kancero. Li havis 77 jarojn. Kvankam li ne parolis Esperanton kaj ne membris en Esperanto-movadaj organizaĵoj, li kaj Reiff forte subtenis la ideon kaj ne nur kantis en, sed parolis por kaj pri Esperanto dum siaj vodevilaĵoj.

July 12, 2012 by Haruo Ros, 48 weeks 5 days ago

iomete malpraktika :)

russ's picture

Mi sxatus partopreni NOREK kaj auxdi la kantadon de nia kunlabora traduko, sed ne vere eblos. Sed kelkajn tagojn post NOREK mi estos en alia Esperanta renkontigxo ARKONES en Poznano, Pollando. :)

August 23, 2006 by russ, 6 years 43 weeks ago

neb-nub

russ's picture

Dankon - mi cxiam fusxas la vortojn "nubo" kaj "nebulo"! :)

Mi gxojas ke mia teksto placxas al vi. Do eble mi provos pluan tradukon de la kanto...

August 23, 2006 by russ, 6 years 43 weeks ago

Nord-Amerika Somera Kursaro (26 jun - 5 jul)

Landa Kongreso * Jul 5 - 8 * US Annual Congress

English follows ->
EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, Usono. 2013 julio 5 - 8.

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be at William Peace University, in Raleigh, North Carolina, USA. 5 - 8 July, 2013.

Poll

Which NASK is best for you?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes