Skip to main content

ELNA estas...

La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), Inc. estas la landa neporprofita eduka asocio de Esperantistoj kaj subtenantoj de Esperanto en Usono, kiuj havas komunan deziron uzi kaj antauxenigi Esperanton kiel solvon al la monda lingva problemo.

ELNA servas kaj subtenas Esperantan agadon per Servoj pri edukado, libroj, abonoj, sonbendoj, kaj eldonajxoj. Ricevataj de membroj estas:

  • Kontento pro helpo al la usona Esperanta movado.
  • La dumonata bulteno Esperanto USA.
  • La jara 50-pagxa Katalogo de la ELNA-libroservo, kun anglaj priskriboj pri cxirkaux 2000 libroj, CD-oj, DVD-oj, kaj aliaj ajxoj.
  • Rabatoj kun cxiuj ajxoj vendataj de la ELNA-libroservo.
  • La rajto havi taglibron cxi tie kaj aldoni al cxi tiu retpagxaro.
  • La jara Membreca Listo kaj gxisdatigo.
  • Malpli alta kotizo por la jara ELNA-landkongreso

La kotizoj por ELNA-membreco estas:

Limigita enspezo $20.00
Junuloj $20.00
Individua membreco $40.00
Familio $60.00
Subtenanto $80.00
Patrono $120.00
Dumviva membreco $800.00
Notu ke la malalta prezo por studentoj kaj homoj kun limigita enspezo faciligas membrecon por cxiuj.

Cxiuj novaj membroj ankaux ricevas la Manlibron por novaj ELNA-membroj, 27-pagxa libreto kun sekcioj pri ELNA kaj Esperanto en Usono, UEA (Universala Esperanta Asocio), Esperanto kaj junuloj, lernado, uzado kaj instruado de Esperanto, Esperanto kaj la interreto, ktp.

Membrigxu per la retbutiko aux posxte per cxi tiu aligxilo.

ELNA estas gvidata de estraro kaj komitatoj.

Dulingva informo pri kien sendi plendojn estas cxi tie.

Angla versio de cxi tiu pagxo.

by russ
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes