SearchUser loginRecent blog posts |
Esperanto - Pasporto al la Tuta Mondo (Esperante)Konceptita de Edwin GrobeVerkita de Paul GubbinsĜeneraleEsperanto, Pasporto al la Tuta Mondo estas nova Esperanto-kurso, kiu konsistas el 15 lecionoj (po 30-minutaj), celitaj al individua aŭ grupa studado, plus 16a leciono kiu enhavas resumon, historion de la projekto, kaj originalan muzikon. La pedagogie bazita distra rakonto faciligas kaj ĝojigas la lernadon. Ĉiu leciono okazas tute en Esperanto kaj enhavas tri partojn: enkondukon, dialogon, resumon. DVD-versio nun haveblas kiu konsistas el kvar DVD-diskoj po kvar lecionoj plus du kompakt-diskoj; unu KD enhavas la lecionojn en PDF-formato kaj unu enhavas la ekzercojn, same en PDF-formato. La DVD-versio haveblas de ELNA (vidu sube). En ĉiu leciono, enkonduko farite de instruisto prezentas mallongan supervidon de la antaŭa leciono kaj skizas la ĉefajn gramatikajn erojn instruotajn. En la vidbendoj, tiu prezento estas tute en Esperanto; sed en la DVD-versioj subtitoloj por la parolita teksto ekzistas en kelkaj lingvoj: Esperanto, angla, hispana, franca, portugala, itala, germana, kaj japana. Oni nun laboras por aldoni subtitolojn en aliaj lingvoj por aliaj regionoj de la mondo. La dramo daŭre kreas intereson pri la karakteroj kaj historio dum la multaj intrigturniĝoj tra la 15 lecionoj. La daŭro de situacio kaj evoluiĝo de karaktero de televid-stila dramo fervorigas studantojn sekvi la aventurojn de la familio Bonvolo kaj ties amikoj kaj konatoj. La familio Bonvolo ne estas ordinara familio. La patro, Georgo, estas greka filozofo kaj la patrino, Filisa, dancistino. La harmonio en ĉi tiu iom eksterordinara familio estas ĝenata kiam juna ŝafisto, kune kun ŝafo, decidas utiligi la Pasportan Servon kaj venas por restado. La rezultaj komplikaĵoj kaj miskomprenoj donas la bazon por rapidmova kaj viveca dialogo, kiu tenos la atenton de la lernantoj -- kaj de pli spertaj parolantoj de Esperanto --ĝis la ferma kanto en leciono 16. Oni povas trovi fotojn de la aktorojn kaj priskribojn de la rolojn ĉi tie. Germana retpaĝaro kun belaj fotoj el la vidkurso estas trovebla ĉi tie. Por plifortikigi kaj praktiki la novan materialon enkondukitan en ĉiu leciono, la resumo detale traktas la ĉefajn gramatikajn erojn prezentitajn en la dramo, kaj preparas la lernanton por la skribitaj ekzercoj kiuj akompanas la kurson. La skribitaj ekzercoj, kompilitaj de Stefan MacGill, komplementas la lecionojn kaj donas la praktikon en legado kaj skribado esenca por lerni iun lingvon. CelojPasporto estas zorge gradigita enkonduka kurso, kiu celas konduki komencanton tra la ĉefaj etapoj de akiro de la lingvo Esperanto. Vortprovizo, frazoj kaj gramatiko enkondukiĝas nature per la dialogo. Jam je la fino de la 15 lecionoj la lernanto devus povi:
MetodoEsperanto estas uzata ekskluzive tra la videokurso; individuaj instruistoj decidu kiom da klarigado uzi en nacia lingvo. La rekta metodo -- ekskluziva utiligo de la cellingvo -- signifas ke la lernanto estas rivelita dekomence al Esperanto kiel praktikata tra la mondo. Tiucele la geaktoroj en Pasporto venas el diversaj lingvaj fonoj: Angla, Ĉina, Dana, Hispana, Japana, Kroata kaj aliaj. Gramatikeroj estas subtenataj per rango da imagecaj ekzercoj, kiuj celas substreki la novajn elementojn enkondukitajn en la videokurso. Ĉefaj gramatikaj punktoj inkluzivas la jenajn:
Sufiksoj, prefiksoj kaj korelativoj estas enkondukitaj daŭre tra la kurso kaj preskaŭ ĉiuj estos traktitaj antaŭa la fino de la kurso. KulturoEsperanto-kulturo estas esenca elemento en Pasporto kaj la lernanto iom post iom konatiĝas kun bazaj konceptoj, kiuj formas Esperanto-societon. Ĉeferoj inter ili estas: Pasporta Servo, Universala Esperanto-Asocio (UEA), Universala Kongreso de Esperanto (UK). La nomo Zamenhof estas menciita je frua etapo kaj ĉefaj Esperanto referenclibroj (Plena Ilustrita Vortaro, Plena Analiza Gramatiko) kaj literaturaj verkoj kaj ties aŭtoroj estas same notitaj. Ankaŭ la Esperanta himno estiĝas familiara. Ĉi tiel Pasporto preparas la lernanton por Esperanta vivo kaj kulturo preter la kadro de la kurso. Estas ja pasporto al la tuta mondo -- ne nur la Esperanta mondo sed al la mondo de internaciaj amikecoj kaj interkompreno kiu estas ĉe la koro de la Esperanta idealo. PrezojDVD-versio (4 DVD-diskoj + 2 KD-j): US$90 Vidbendo kun presitaj materialoj: US$90 (inkluzivas sendokoston) (*) Eŭropanoj rajtas mendi ekzempleroj de UEA kontraŭ 90 Eŭrojn. Multaj individuoj kaj grupoj (listigitaj ĉe la fino de ĉiu leciono) tre malavare kaj grandanime donacis por subteni ĉi tiun projekton. Nek ELNA nek la multaj Esperantistoj envolvitaj en la projekto ricevis monan profiton -- tute male! La laboro estis plejparte volontula kaj ne-pagita (krom la reĝisoro kaj profesiaj registrejoj kaj deĵorantoj), kaj la volontuloj plej ofte ne petis kompenson por multaj el siaj kostoj. Pli da informo estas havebla de ELNA ĉe [510] 653-0998 (e-poŝto: elna@esperanto-usa.org ) aŭ de la Komisiito pri Aŭ-Vida Instruado, Lusi Harmon, ĉe [510] 531-8393 (e-poŝto: LusiHarmon@aol.com ) aŭ per telefakso ĉe [510] 531-0152. Kredit-kartaj mendoj elbas per la Retbutiko de ELNA, aŭ oni povas sendi mendojn al: ELNA PO Box 1129 El Cerrito CA 94530 USA |
Esperanto -- Pasporto al la Tuta Mondo (in English)Pictures from Esperantujo
|