Promesoj kaj forgesoj

hoss's picture

Mi nun ĝuas la bonegan lernolibron Vojaĝo en Esperanto-Lando de D-ro Boris Kolker. Ĉe la fino de ĉiu leciono troveblas multaj demandoj por paroligi la leganton kaj plifirmigi lernitaĵojn.

Unu demando petas, ke oni diskutu aŭ verku rakonteton pri la proverbo “Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso.” Jen mia (iom stulta!) provo:


Tie mi estis malantaŭ la vendotablo, kalkulante monsumojn. Eniris la lombardejon homo kun vizaĝo konata — al mi, tro bone konata. “He, amiko!” li balbutis, tremante...

“Ĉu vi havas la repagon, kiun vi promesis?” mi demandis. “Jam unu semajnon tro longe vi prokrastis, kaj mia pacienco ne daŭros eterne... amiko.” Mi aldonis tiun lastan vorton tute trankvilmiene, penante rezisti la urĝon lin ekstrangoli.

“Nu... nu...” Li ekŝvitetis. “Kion mi diru? Vi scias, kiel estas la vivo, ĉu ne?”

Mi nur fiksrigardis lin, silente.

“Mi estas iomete forgesema. Ĉu vi neniam aŭdis la onidiron, ke ‘plej facile promeso rimiĝas kun forgeso’?” Li provis rideti, sed malkonvinke.

“Jes, certe...” mi tusis. “Sed vi devus scii, ke malplenumita promeso ankaŭ rimiĝas kun adreso — kiel via adreso, ekzemple, kiun mi bone konas.”

Li staris senmove.

“Alia lernenda rimo,” mi daŭrigis, “estas agreso, ĉu ne? Se vi ne repagos min laŭ via promeso, eble mi baldaŭ aperos je via adreso por instrui pri agreso... al viaj genuoj.”

Li glutegis aŭdeble.

“Do,” post longa paŭzo mi finfine demandis, “ĉu vi nun scias pli bone, kiuj vortoj rimiĝas kun promeso?”

Neniuj vortoj venis. Nur kapjeso.

rimaskun.c

Antaux multaj jaroj, Cleve Lendon verkis mallongan C-programon "rimaskun.c" kiu trovas rim-vortojn en Esperanto. Ekzemple:

sukerfisxego:~ sbrewer$ rk forges
absces adres agres cipres cxes cxies des dies dres eksces ekspres fles forges
fortres gres ies impres interes jes kares kermes kies kirmes kompres konfes
kongres kres mes neces nenies permes pes plates pres proces progres promes
regres rimes ses spes sukces ties vanes
La nombro de rimvortoj estas 44.

Antaux kelkaj semajnoj, mi volis eltrovi rimvortojn pri io stranga (mi ne plu memoras la vorton), sed mi memoris tiun programon kaj trovis gxin refoje. Necesis sxangxeti gxin nur iomete kaj mi suckesis kompili gxin por MacOSX. Tre utila, se oni volas sercxi rimvortojn!

Kaj, jes, la nomo de mia komputilo estas "sukerfisxego". Vi komprenas ke mi originale nomis mian Powerbook "sukerfisxeto". Kaj kiam mi akiris la grandan, nur "sukerfisego" sxajnis tauxga.

--
Steven BREWER

Bonege! Tio tre placxis.

Bonege! Tio tre placxis al mi. Mi ridis lauxte kiam mi atingis la finon.