Prypiat

Ĝeraldino Vrajto's picture

Mi rigardis la urbeton Prypiat-on per la Google Earth aplikaĵo kaj iris al la TTT-ejo http://www.pripyat.com/en/ por rigardi fotojn de ĝi. Estis sperto melankolia. Iom post iom la arbaro konkeras la urbon. Bestoj sovaĝaj vagas en la stratoj. Arboj kreskas ĝis ke iliaj branĉoj kaŝas la domojn. La konstruaĵoj iĝas ruinaĵoj, kun fenestroj rompitaj kaj tegmentoj disfalantaj. Greso fendas la asfalton de la stratoj kaj parkejoj. Igis min opinii ke estus plej bone lasi la arbaron venki la urbon. Ni havis la oportunon zorgi por la areo kaj fiaskis. Ni redonu la bienon al Naturo por ke ŝi resanigu ĝin! :o(

Ĝeraldino VRAJTO (Ĝernjo)
gw_grin ĉe yahoo punkto com