Jarraporto de ELNA al UEA, 2006


(Malneta, ne-oficiala versio.)

En la jaro 2006, ELNA:

Ni elektis kaj planis okazigi la 2007 ELNA Kongreson en Tihuana, Meksiko, por helpi ekster-usonanojn ĉeesti. Simile, ni decidis kun-kongresi kun TAKE (la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto) en Montrealo en 2008, por subteni internaciajn amikojn kaj por subteni TAKE-on.

La membraro de ELNA restas proksimume same kiel en 2005, kun je 630 membroj. La financa stato de ELNA ete pliboniĝis.

La nova retpaĝaro de ELNA estas aktive ĝisdatigata, per rakontoj kaj proks. dek atkivaj blogantoj, kiuj kreas ion novan por legi tri- aŭ kvar-foje ĉiusemajne. S-ro Tim WESTOVER akiris por ni senkostajn reklamojn per la "Guglo" serĉsistemo. Ni kreis kampanjon tie por enkonduki serxcantojn al Esperanto. Proksimume tricent homoj returnis al nia retpaĝaro tiel, ĉiutage. Ni aĉetis interretan reklameton kiu alportis 300 (tiujn, kiuj ne estis serĉanta) al nia retpaĝaro.

Landa Kongreso kun 85 partoprenantoj okazis en Novjorko, ŝtato de Novjorko.

D-ro Steven BREWER instigis Blogfeston je Esperanto Tago (la 15an de decembro), kaj pli ol kvindek blogantoj blogis en aŭ pri Esperanto kaj lingvaj problemoj je tiu tago. Samtempe, li verkis kvar artikolojn ĉe Terglobaj Voĉoj por propagandi Esperanton.

La verkaro de Esperantaj verkoj ĉe Projekto Gutenberg, kiu estas internacia peno sed prilaborata pere de multe de nordamerikanoj, kreskis ĝis 22 titoloj.

En 2006, ni komencis sukcesan serĉon por nova direktoro de la centra oficejo de ELNA. S-ro William B. HARRIS komencis tiun postenon la 15an de februaro, kun la dankon de ELNA. Ni dankis al s-ro Don HARLOW, la antaŭa direktoro, pro lia grandega laboro por la movado en Usono.

Pri "Pasporto" - La profesia DVD kurso, "Esperanto, Paporto al la tuta mondo" estis
dissendata de Peralta Komunuma Kolegio en Oakland, Kalifornio, ĉe kabla stacio kaj per elsendfluo en la reto. Vendado de la kursoj sufiĉe kreskas - speciale
en Japanio.

Ĝeremio ALDRICH metis kelkajn filmetojn en YouTube http://www.youtube.com/profile?user=ĝeremio.

En resumo, la movado en Usono iomete plifortiĝas, tamen ne ni povas indiki grandan rezulton.

-- far Robert L. READ, Julie SPICKLER kaj alioj