Cxi Tie Nun, televide

KriZe's picture

Por la unua fojo, mi elsendis Ĉi Tie Nun kiel videaĵon. Por abonantoj, la epizodo venos aŭtomate al via podkast-kolektilo, aŭ oni povas tuj vidi per YouTube. La epizodo aperos ankaŭ en Farbskatol', eble, sed apero tie ŝajne dependas de ties retestro.

Amuza kaj bona laboro!

Amuza kaj bona laboro! Plaĉis al mi la ŝercoj, precipe la du en la komenciĝo.

Mi nur sugestas ke vi plilaŭtigu vian voĉon; eĉ kun mia komputila laŭteco je maksimumo, via voĉo estas mallaŭta kaj fojfoje iomete malfacile aŭdebla. La muziko je la fino pli laŭtis. Mi provis la antaŭan podkaston (la 21an) kun krianta bebo, kaj trovis ke ankaŭ tie la bebo (kaj muziko) ege pli laŭtas ol vi.

Sonkvalito

Mi neniam trovis la ĝustan ekvilibrion inter bonkvalita sono kaj taŭga laŭteco. Pri ĉiaj aliaj aferoj: teknikaĵoj, la retejo, ĉio estas sufiĉe plaĉa al mi. Eble mi ne uzu kapaŭskultilon por redakti.

Cxi Tie Nun

Ŝercoj? Al kiuj ŝercoj vi aludas? Mi spektis la tutan filmeton, kaj vidis nur raportojn pri aktualaĵoj.

Strange, ke homoj ne tuj rekonas la veron kiam ili ĝin vidas.

Mi aldonu mian voĉon, ke la video estas bonega kaj altnivela. Dankon pro la anonco ke ĝi videblas.

Lee

Imitinda!

Mi ĵuis vizitis la TTTejon de YouTube, kaj mi ĝojis vidi la videon.
Nur mi bedaŭras, ke la video estis iom mallonga. Eble mi prunteprenos la aparaton de mia filino kaj provos fari mian propran videon.