Skip to main content

Novaĵoj pri kaj el Pollando

donh's picture

La Universala Esperanto-Asocio decidis, ke la 94a Universala Kongreso en 2009, honore al la 150a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof, iniciatinto de Esperanto, okazos en Pollando. Oni ankoraŭ ne decidis pri la urbo, sed evidente temas aŭ pri Białystok aŭ pri Poznań.

Ankaŭ el Pollando, Libera Folio raportas, ke la "buĉinto de Esperanto-redakcio" ĉe Pola Radio, Jerzy Targalski, estas suspendita de sia posteno ĉe la instanco. Evidente ne nur esperantistojn li ofendis.

by donh

Comments

Kiel oni diras........

Allan Fineberg's picture

Kiel oni diru verdlingve, "What goes around comes around?"

April 25, 2007 by Allan Fineberg, 4 years 41 weeks ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes