Tri notoj el Ĉinio
Hodiaŭ mi trovis tri novaĵojn el Ĉinio. Du el ili petas helpon; la tria estas nura raporto pri prelego en universitato. Jen ili.
Ret-Info raportas:
Karaj gesamideanoj!
Mi estas delegito de UEA en Ĉinio kaj mi estas aktiva esperantisto. Nun mi planas unuigi la esperantistojn, kiuj interesas pri fotado kaj fondi Internacian Esperantistan Foto-Asocion.
Ĉu vi povas helpi min por dissendi mian proponon al esperantistoj.
Antaŭdankon!
Sun Mingxiao
Delegito de UEA
retadreso: <semio@163.com>
Renato Corsetti plusendis:
de: <semio@163.com>
kara s-anoj,
helpu Zamenhof-statuon en Zaozhuang de Ĉinio. Sciigo pri varbo de fonduso de Zamenhof-statuo en Zaozhuang
La Zamenhof-statuo promesita de urbo-domo sur la kultura placo de Zaozhuang en Ĉinio estas la plej granda en Azio, kie jam fariĝas bona loko por esperantistoj kaj turistoj. Sed pro la malalta sidejo de la statuo oni fotiĝas ne bele kontaŭ la statuo; alie la petolaj infanoj ofte malbeligas la statuon. Ni decidas altigi la sidejon kaj beligos ĝin per nigra ŝtono kaj konstruos la ĉirkaŭan vojon por viziti la statuon.
Por montri la statuon internacia kaj unuigi esperantistojn el tuta mondo ni fondas la fonduson por Zamenhof-statuo. Se vi donacos iom da mono por la fonduso, ni signigos vian nomon kun nomo de via lando sur la sidejon de la statuo.
La banko estas: Zaozhuang-a branĉo de Ĉina Banko
nomo:Zaozhuang-a Esperanto-Asocio
kodo: 405253105908091001
la adreso de nia asocio estas:Zaozhuang Wenhua Lu 23 hao,shi tu shu guan,
shijieyu xiehui.
Shandong. Ĉinio.CN-277100
tel:86-632-3317532.fakso:86-
632-3256097
Renato Corsetti sendis ankaŭ la jenan mesaĝon:
de: "Augusto Casquero" <augustocasquero@gmail.com>
PRELEGO EN ĈINA UNIVERSITATO

La 15a de majo 2007, en la Universitato de Radio kaj Televido, de la ĉina urbo Kantono, okazis prelego por la gestudentoj , pri "Hispana lingvo kaj kulturoj", far la hispana esperantisto Augusto Casquero.
Ĉeestis la prelegon kvardeko da gestudentoj kaj aro da profesoroj, kiuj atente sekvis la prezentadon. La preleganto klarigis al ili ke la lingvo por tiu prelego estus la angla, laŭ peto de la organizantoj (ĉiuj estis studentoj de la angla) sed ke li preferus prelegi nur en la hispana (sia propra lingvo), ĉina (lingvo de la ĉeestantoj) aux Esperanto (la internacia lingvo). Tamen kvankam la prelego okazis en la angla, la preleganto mem klarigis pri la valoroj de la lingvo Esperanto, kaj fine de la prelego la reprezentanto de la E-grupo de Wu Han, s-ro Hu Xu, kaj de la E-asocio de Kantono, s-ro Liu, parolis al ĉiuj pri la lingvo Esperanto.
Dum la tempo por demandoj, multaj studentoj kaj eĉ profesoroj kun granda intereso starigis demandojn pri Esperanto, kaj petis informojn pri kursoj de tiu lingvo.
Augusto Casquero

![[NASK]](http://www.esperanto-usa.org/files/xemblemo.jpg.pagespeed.ic.WMqnJDD4g0.jpg)


