Skip to main content

Bonega aro de kandidatoj por la estraro

Robert L. Read's picture

Kun granda plezuro mi legis la poŝtitan baloton por la estraro kaj oficoro de ELNA ĉijare, ĉar la aro estas tre bona. Nur tri el la kandidatoj povos esti elektataj; ĉar tio, mi scias ke tre bonkoraj, dilegentaj kaj lertaj homoj malvenkos, ĉar pli ol tri tiaj uloj kandidatiĝis. Perdoj de tiaj bonuloj estos gajno por ELNA, mi supozas --- dolĉamara afero.

Mi supozas ke multaj homoj preferas ke ĉi tiu retpaĝaro ne estus ejo por batali inter kandidatoj---sed mi persone antaŭvidas la tagon kiam la usona movado estas sufiĉe granda ke ni ja devas malferme diskuti la kandidatojn, kaj, pli grave, la ideojn kaj celojn de la kandidatojn.

Mi voĉdonis por Tim WESTOVER, kaj du aliaj. Mi ne povas diri ke la juna s-ro WESTOVER estas la plej aktiva, aŭ la plej merita, el la kandidatoj. Tamen, dum lastaj jaraj li aktive, kaj saĝe, ŝtarigis "Google ad campaign", kiu helpis nin multe, kaj gvidis la eldnonon de la P-MEG. Ambaŭ estas gravaj, energiaj agoj, kaj plibone, lerte uzas tekonlogian aferon. Se oni akordas kun mi ke bona uzo de la interreto estas nia plej bona espero por futura kresko, mi supozas ke oni ankaŭ akordas ke ĝi estos bona estrarano. (KRIZE, kiu havas blogon ĉi tie, ankaŭ estas menciinda pro liaj kreadojn de filmetoj eldonitaj je YouTube, kaj s-ro Thomas ALEXANDER iam kreas podkastojn.)

by Robert L. Read

Comments

debato bonus

russ's picture

Vi skribis: "Mi supozas ke multaj homoj preferas ke ĉi tiu retpaĝaro ne estus ejo por batali inter kandidatoj---sed mi persone antaŭvidas la tagon kiam la usona movado estas sufiĉe granda ke ni ja devas malferme diskuti la kandidatojn, kaj, pli grave, la ideojn kaj celojn de la kandidatojn."

Povus esti tre utile se la retpaĝaro uzatus kiel forumo por demandi al la kandidatoj pri iliaj celoj, opinioj, spertoj ktp, por ke voĉdonontoj havu pli klaran ideon, al kiuj ili volos voĉdoni. Mi kuraĝigus ELNA (eventuale Esperanto-USA) ebligi tian "retan debaton" kun partopreno de la kandidatoj. (Ne "debato" en la moderna usonpolitika senco de batalo, sed nur en la senco ke homoj povus demandi kaj ricevi respondojn de la kandidatoj pli aferoj, kiuj gravas al la demandantoj.)

Povus esti per mesaĝoj en komentoj ĉe tie (sed tio malkonvenas), aŭ en ia retpoŝtlisto, aŭ eble per realtempa babilado.

June 10, 2007 by russ, 4 years 35 weeks ago

La unua (duon)pasxo estas...

Robert L. Read's picture

Bona ideo, Russ! Mi konsentas.

Certe, ne ĉiom de la kandidatoj havas blogn ĉi tie, tamen mi supozas ke la unua paŝo al atingi tion, kion vi sugestas, estas ke ili kiuj ja havas unun, invitu demandojn. Tio estas unua paŝo; ni samas kiel organiza afero, sed estas facila paŝo. (Mi rimarkis ke Haruo ROSS, kiu ŝtarigis lastajare ankaŭ, tiam propagandis ĉi tie, kaj mi bonvenis ĝin.)

Mi ofertos diskuttemo kia, tia interesas min, en mia blogo. Elbe la kandidatoj (kaj ne-kandidatoj respondos al ĝi.)

-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA

June 10, 2007 by Robert L. Read, 4 years 34 weeks ago

Mi konsentas

limako's picture

Mi ricevis mian balotilon antaŭ unudu tagoj, sed nur havis momenton por baloti hodiaŭ. Mi konsentas je viaj rimarkoj kaj balotis simile, mi supozas. Inter la plej aktivaj kandidatoj estas malfacile elekti. Por elekti, mi provis memori "kiom ofte mi vidis tiun homon afiŝi ĉe la retejo aŭ en la aktivaj epoŝtlistoj?"

--
Steven BREWER

June 10, 2007 by limako, 4 years 35 weeks ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes