La Pola Falko

Dreah's picture

La firmao en kiu mi laboras, publikigas softvaron por administri la amason de documentoj postulitaj por aviado. Estas diraĵo en aviado, "Kiam la amaso de documentoj egalas la amason de la aviadilo, tiam la aviadilo rajtas flugi."

Kiel "aviadila fakulo", parto de mia laboro estas trovi la detalojn pri la diversaj aviadiloj kaj meti tiujn en datentabularon. Antaŭ nelonge, la firmao komencis ankaŭ enhavi la documentojn de EASA, la eŭropa organizaĵo de aviada secureco. Tiu organizaĵo estas la eŭropa ekvivalento de la usona FAA.

Por mi, tiu afero estas granda aventuro! Mi lernas multe pri la aviadiloj kaj la aviada industrio de orienta Eŭropo. Mi povis uzi esperanton por telefoni polajn amikojn (per Skype) kaj demandi, "Kiel oni prononcas la vorton, Sokół?"

Mi felice metis endatentabulare la informon.

Mi ne sciis, ke la programon tiun, kiun ni elsendas, ne havas internacian literaron.

Mia estro demandis, "Kial la listo de aviadiloj havas tiom da demandsignoj? Kio estas ĉi-tiu sarkindaĵo?"

Konjektu: Kiu estas kulpa pri la nelegeblaj strikoj en la fabrikaĵo? Ĉu la programisto, kiu ne antaŭvidis, ke la lingvoj en Eŭropo ofte uzas literojn tiujn kiuj ne estas trovita en la anglalingvo? Neeeee.