Diskutotemo por la kandidatoj/Topic for the Candidates
This is a topic that I think has some bearing on the future conduct of ELNA, and I would like to hear the opinions of the candidates about it.
Last year the board, with the approval of the general membership, budgeted $3,000 for the purchase of direct advertisements to promote Esperanto in the USA. Unfortunately, less than $900 of that has been spent so far. $300 was spent on an ad at boingboing (a popular website), and $540 was just spent on an ad that will appear in the political magazine "The American Prospect" in July, but has not yet hit the newsstands. (That budget allotment was for one year only.)
The question for the candidates is:
How much money should ELNA spend every year on this activity?
Please post your reply here as a comment. (Non-candidates are welcome to respond as well.)
* * *
Ĉi tiu estas temo tia iom gravas, laŭ mi, al la estontaj planoj de ELNA, kaj mi deziras scii la opiniojn de la kandidatoj por la estraro pri ĝi.
Lastajare la estraro, kun la aprobo de la ĝenerala membraro, buĝetis $3,000 por la rekta reklamado de Esperanto en Usono. Bedaŭrinde, malpli or $900 estas uzita ĝis nun. $300 estas elspezita por reklameto ĉe boingboing (populara retpaĝaro), kaj $540 estas elspezita por reklamo kiu aperos en la julia eldono de "The American Prospect", kiu ne jam estas havebla. (La decidon elspezi la monon efektivis nur por unu jaro.)
Mia demando por la kandidatoj estas:
Tiom da mono ELNA elspezu ĉiujare kontraŭ ĉi tio ago?
Bonvolu afiŝi vian respondon ĉi tie. Ne-kandidatoj ankaŭ estas bonvenataj por respondi.)
- Robert L. Read's blog
- Login or register to post comments




Comments
Enspezoj kaj elspezoj
La esenca celo de ELNA estas disvastigi Esperanton per eduko kaj informado. Ĉi tiel, ĝi estas la semanto. Bona semanto semas por eventuala rikoltado.
ELNA elspezu por reklamado grandparte en tiuj medioj kie eblas generi enspezojn, ĉefe per vendado de libroj kaj okazigo de kursoj. Se ni aperigus reklamojn simple por informi, do bone: ELNA obeas sian ĉarton. Sed kiel oni povas bone mezuri la efikon? La enhavo de la reklamo estu io konkreta, ekz-e datoj kaj lokoj de venontaj kursoj, aŭ speciala kodo por havi rabaton por libroaĉeto. Ĉi tia agado kiel la ĉefa koncentriĝo ne nur helpos disvastigi Esperanton, sed povas naski pli da kapitalo por plua tia agado, kaj helpi decidi kiel fari pluajn elspezojn.
Iuj komercistoj scias magian ciferon, nome, ke oni elspezu 16% de la tuta dezirata enspezo. (Ĉi tio estas nur por reklamado. Aliaj kostoj pagendas kompreneble.) Tamen komercistoj celas profiti, ELNA ne. Do cifero por ni povas esti iom pli granda ol tiom, sed ni havas volontulan laboron kaj malaltajn impostodevojn. Dekses elcente (de enspezoj krom membrokotizoj) estas do pripensinda numero.
June 11, 2007 by KriZe, 4 years 34 weeks ago
Enspezoj per kursoj?
KriZe, vi parolas pri enspezoj per okazigo de kursoj. Mi ne scias, ke ELNA nuntempe ion ajn enspezas per kursoj, krom per vendado de libroj al lernantoj kaj eventualaj membriĝoj de ELNA, se la lernantoj daŭrigas sian studadon.
Laŭ mia scio, ELNA mem ne okazigas kursojn, krom la senenspezan perpoŝtan kurson. Kursojn okazigas lokuloj kaj ESF (se temas pri NASK), kaj tiuj supozeble retenas la (kredeble malgrandan--se ne minusan) profiton por parte rekompensi instruistojn aŭ subteni sekvajn kursojn.
ELNA ja modeste enspezas per kongresoj, kaj ni eble kreskigos tiun enspezon per pli vasta reklamado en la kongresurboj.
June 11, 2007 by Tim Westover, 4 years 34 weeks ago
Mia respondo
Mi partoprenas la [elna-informado] diskutlisto, do mi pardonpetas, se kelkaj el miaj opinioj de tiu listo ĉi tie ripetiĝas.
$3000 ŝajnas esti granda sumo, se la sumo rapide forvaporiĝas kiam oni ekparolas pri reklamo en gazetoj. Per $3000 oni povas aĉeti unu mezgrandan reklamon en mezpopulara gazeto, sed estas malsaĝe elspezi la tutan monon per unu reklamo. Alternativo estas aĉeti ses aŭ sep malgrandajn reklamojn en pli malgrandaj gazetoj, sed ili povas esti tiel malgrandaj, ke ili havas nemezureble malgrandan efikon.
De la BoingBoing reklamo (kiu estis interreta reklamo), ni akiris kelkcent vizitantojn al la retejo, sed ni ne spertis subitan ekkreskon de membrostatistikoj. Tamen, mi tute ne bedaŭras la elspezon, ĉar ni lernis iomete pri reta reklamado, kaj tio helpos al ni estontece.
ELNA havas AdWord kampanjon ĉe Google. Pro tio, ke ni estas senprofitcela organizo, ni ricevas senpagan reklamadon. En la lastaj du jaroj, niaj reklamoj montriĝis 5,011,050 fojoj, kaj pro la reklamoj venis 51,447 vizitantoj al nia retejo. Ĉiumonate tiu nombro kreskas, ĉar ni lernas, kiel pli efike uzi la AdWord sistemon. Mi aktive partoprenas tiun AdWords reklamadon.
Antaŭ kelkaj monatoj mi enkondukis en la retejon informpetilon, kiun oni povas trovi ĉe http://esperanto-usa.org/node/701/. Laŭaspekte ĝi estas tre modesta, sed vizitantoj, kiuj ne petus informon per poŝto aŭ telefono, uzas ĝin por peti informon pri Esperanto, ELNA, lokaj grupoj, ktp. Se la informpetinto konsentas (kaj nur se la informpetinto konsentas), ELNA donas ties nomon al loka Esperanto-grupo por plia kontakto. La nombro de informpetintoj duobliĝis ekde kiam mi aldonis la formularon, kaj ni daŭre ricevas tri - kvar informpetintojn tage per ĝi. Ĉio ĉi estas senpaga, do ne estas enkalkulita kiam oni diras, ke ni elspezas nur $900 el la $3000 buĝeto. La ELNA-informado komitato tute ne stagnas kaj atingis en la lastaj du jaroj konsiderindajn rezultojn, kiuj ankoraŭ ne atingis sian kulminon.
Mi konsentas kun Don Harlow, ke oni devas mezuri la efikon de ajna reklamado, ĉu per Google, gazetoj, leteroj, ktp, por taksi ĝian valoron. Ni havas diversajn mezurilojn, inklusive nombron de vizitantoj al nia retejo, informpetintojn per la retejo kaj telefono kaj poŝto, venditajn ekzemplerojn de lernolibroj, kaj membrostatistikojn. La problemo estas, kiel atribui kreskon en iu ajn el tiuj nombroj al specifa kampanjo. Estas teknikaj rimedoj por helpi, sed ne plene solvi. Plejverŝajne ni simple demandu al novaj membroj kaj aĉetantoj, "kiel vi ekaŭdis pri Esperanto?" Tion ni povas fari relative senĝene en membriĝo-formularo aŭ libromendilo.
Mi subtenas, ke ELNA donu al la ELNA Informada Komitato sufiĉe grandan buĝeton por informado. De efika reklamo en la ĝusta gazeto, ni povos akiri bonegajn rezultojn, kaj mi subtenas eĉ ne tre sukcesajn provojn kun la celo trovi la plej efikan reklamon kaj la ĝustan gazeton. Sed mi volas, ke triono ĝis duono de tiu buĝeta sumo estu uzata por daŭrigi kontakton kun homoj, kiuj jam montras intereson en Esperanto per aĉetado de libro, informpetado, aŭ eĉ neaktuala ELNA-membreco. En nia datumbazo estas centoj, se ne miloj, da nomoj -- ĉiuj iam interesiĝis pri Esperanto. Tiu proporcio estas pli favora al ni, ol proporcio el gazeta legantaro aŭ ĝenerala publiko.
June 11, 2007 by Tim Westover, 4 years 34 weeks ago
Mi ne estas kandidato, sed
Mi ne estas kandidato, sed havas unu-du klarajn ideojn pri la temo, kaj la plej klara el ĉiuj ideoj estas: kion ni ricevis ĝis nun kontraŭ la sumo, kiun ni jam elspezis?
Antaŭ ol ni scios, kiaj estas la rezultoj de tia reklama kampanjo, estas malfacile decidi, ĉu pligrandigi la elspezojn por pligrandigi la rezultojn, ĉu ĉesi malŝpari monon.
Don Harlow
http://donh.best.vwh.net/esperanto.php
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/
June 11, 2007 by donh, 4 years 34 weeks ago
ĝis nun...
De boingboing, ni akiris 300 vizitantoj al nia retpaĝaro, kaj multaj, multaj homoj vidas la vorton "Esperanto". Krom tio, eble neniom.
De la alia reklamo, ankoraŭ neniom, ĉar ĝi ankoraŭ ne aperis.
Sed oni povas demandi: kion oni taksas sukcesan? Persone mi ne certas...pesone, mi estas preta elspezi $3K ĉiujare nur por havi nian reklamon en granda gazeto, eĉ se ni neniam povas indiki al ulo kiu lernis Esperanto pro ĝi...
Nia kampanjo zorge atendas la rezulton de la unua gazeta reklamo, ĝis ni aĉetos la duan, pro la kialo vi mencias...sed ni havas nur unu sperton ĝis la venonta kongreso, do devas elekti por la venonta jaro sen la scio, kian ni deziras.
-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA
June 11, 2007 by Robert L. Read, 4 years 34 weeks ago