kvaronjaraj raportoj de la estraranoj 2005

Jen la raportoj de:

Lusi Harmon
Steve Brewer
Robert L. Read
Phil Dorcas
Anjo Harlow
Anna Bennett
Julie Spickler
Thomas Alexander
William Harris

Lusi Harmon

Pri mia laboro:
(1) Mi re-iris al Euxropo por studi arangxojn por la venota UK en
Florenco - kaj trovis modest-prezan, tute tauxgan hotelon por niaj
partoprenantoj. Mi sendos detalojn al cxiuj kiuj petos - kaj verkos pli
pri gxi en venonta Esperanto-USA.
(2) Mi ankaux vizitis Malta (je propra elspezo) por plani por elstara
post-kongresa ekskurso!
(3) Kaj cxefa kialo re-iri al Europo estis por pli labori kun Diana
Babeck-Weickert en la produktado de aldonaj subtitoloj por Pasporto -
kaj kiel mi povis havigi la subtitolojn por produkti ilin cxi tie. Mi
ankaux multe laboris por fini regiona kodo "4" por Suda-Amerkio kaj
Auxtralio/Nov Zelando. Espereble fino de la venota 3 semajno, tiu
versio estos produktita cxi tie kaj vendita de la Brazilanoj.
(4) Intertempe,"Gxangalo", la Brazila Esperanta Televida stacio
dissendas Pasporton - bedauxrinde sen subtitoloj - sed poste kun
subtitoloj. Tio levigis multajn teknikajn problemojn - kiun mi tute ne
komprenis, tamen, devis helpi solvi.
(5) Mi dauxre "laboras" instigante tiujn kiuj povas aldoni subtitolojn
- fari. Ne facila laboro, kaj vere tempo raba.
(6) Espereble, ni - la grupo kiu iros al Malta post la UK, inauxguros
Pasporton tie - kun subtitoloj en la Malta lingvo
(7) Mi negocis (mi opinias suksese) kun UEA pri inkluzivo de la
programo de la post UK ekskurso al Malta sur aparta peco da papero en
la Dua Bulteno - kiu estos sendita en Februaro.
(8) Mi kaj Vilcxjo Harmon finproduktis kaj sendis al cxiuj kiuj mendis
la DVD-versiojn en Usono liajn kopiojn! Ni atendos pli da mendoj.
(9) Mi verkis eble tro da artikoloj por Esperanto-USA, kaj helpis
elekti pli tauxgan presisto.
(10) Cxefa problemo nun (cxar la redaktoraj paroj, gesroj Amis) bone
produktas) estas trovi pli rapidan sistemo de sendado. Mi promesis
helpi solvi tiun problemon nun.

Plej parte mia kontribuo traktas vojagx-arangxoj por Esperantistoj -
kaj dauxra produktado de Pasporto.

Steven Brewer

I have continued progress toward having a re-designed website for
Esperanto-USA. I collaborated with Robert Read to find that our
existing hosting service has a cheaper plan for non-profits that
included in the increased services necessary for using the
content management system we had selected (Drupal). I set up a
new site for Esperanto-USA using Drupal, including the creation
of a custom theme that includes the ELNA logo, installed the
software and database at hypermart.net, and began migrating
content from the old site to the new site.

I have established and maintained a relationship with Global
Voices, a Harvard-based organization that espouses values
parallel with Esperanto, but that seemed largely unaware of
Esperanto's existence. I have been trying to educate them about
Esperanto, by maintaining a page listing Esperanto-language
blogs:

http://cyber.law.harvard.edu:8080/globalvoices/wiki/index.php/Esperanto

I succeeded in recruiting a British esperantist, Tim Morley, to
attend their first annual "summit" in London, where they were to
discuss issues of multilingualism. I have agreed to write an
article about this for Esperanto-USA.

I corresponded with the British Esperanto Association to get them
to release to the public domain the rights to the 1906 book
Esperanto: a Grammar and Commentary by George Cox. I am working
with Robert Read and William Walter Patterson to make this
excellent book (I think one of the best ever written in English
about Esperanto) available via Project Gutenberg.

I developed a new strategy for local organizing: creating protest
signs in Esperanto (e.g. ESPERANTISTOJ KONTRAUX MILITO) and
having groups of esperantists attend demonstrations to hold
signs. This is useful, as people will ask you what the signs say
and why an Esperanto speaker is protesting and as pictures of the
protest can show up in the media, putting words in Esperanto
before the public's eye.
http://blog.bierfaristo.com/?q=node/13

http://blog.bierfaristo.com/?q=node/14

Finally, I had a piece of fiction, "Milos kaj Donos" accepted for
publication by Literatura Foiro! It probably doesn't have
anything to do with the board, but it was very time-consuming and
very satisfying nonetheless. :-)

Robert L. Read

Dum Junio, Julio, Auxgusto, kaj Septembro, de 2005 mi:

1) Kungastigis la LK 2005 en Auxstino.
2) Partoprenis la UK 2005 en Vilno.
3) Helpis (iomete) Dr. Brewer kun la retpagxaro.
4) Akiris permeson de Prof. Edwin Grobe por
enmeti lian tutan e-an literaturaron en Projekto Gotenbergo.
5) Komencis planadon de "loka reta laborfesto" por
finfinigi la retpagxaron.
6) Partoprenis diskuton/vocxdonon pri estraraj aferoj.

Por plibonigi mian regon de E-on, mi verkis poemon,
legis poemojn, spektis "Pasporto al la Tuta Mondo", kaj
kunvenis dufoje cxiusemajne kun la E-o Klubo de Auxstino.

La klubo planas Tut-Teksasan Kongreson 3 (TTK-3)
je Novembro. Mi esperas labori pri la ELNA retpagxaro,
kaj pri la skanado/entekstigo de la libretoj de Prof. Grobe,
kiuj bedauxrinde ekzistas nur papere.

La fina tri monatoj de 2005, mi:

1) planis la LR labofeston, kiun mi gastigos la 6a-8a de Januaro
2) verkis kvar artikolojn por "Esperanto USA"
3) dauxre partoprenis "Team Esperanto" cxe Project Gutenberg,
kaj tie instigis kvin projektojn, kune kun William PATTERSON.
4) helpis Steve Brewer iome kun la nova retpagxaro,
5) registris (surbendigxis, per MP3) du de la poemoj de la
slam-poezio konkurso, kaj instigis plu,
6) partoprenis la trian Tut-teksasa Kongreson, kaj gvidis
tie "slam"-stilan poezeian konkurson,
7) kunverkis laborplanon por ELNA,
8) planis kursetojn por lertaj infanoj pri lingvo kiu
uzis Esperanton je la lernejo de mia 8-jaragxa filino kaj
acxetis 13 librojn por gxi,
9) sendis lernolibrojn al malricxa afrika instruistino de E-o,
laux mi "promeso" kiu s-ro Corsetti instigis,
10) iomete esploris reklamado je "Elfwood" kaj aliaj ideoj,
kune kun Jim Henry,
11) akiris permeson meti _Tarzan de la Simioj_ en la "Public Domain".

Phil DORCAS

dum Julio gxis Decembro, 2005:

1. Mi kunlaboris kun Joel kaj Jxenja Amis por nia bulteno, E-USA. La bulteno nun estas en iliaj manoj, kaj ili faras bonan laboron. Mi dauxros kun tiu tasko kun ili.

2. Mi kunlaboris iomete kun Tim Westover kaj la PMEG eldona projekto. Tim faras treege bonan laboron tie, kaj ni havos la novajn librojn tre baldaux cxe la CO. Kelkaj ankaux alvenos cxe aliaj libroservoj (UEA, FEL, ktp).

3. Mi kunlaboris iomete kun Jim Henry kaj Tom Eccardt (NY) pri la landa kongreso por 2006. Tiu plano progresas malrapide, sed tamen, progresas. Ni havos proponon, datojn, planon baldaux.

4. Mi studis cxe NASK en Vermonto (kun Paul Gubbins, Bertilo Wennergren, Birke Dockhorn). Mi studis kaj studas la kurson "Vojagxo en Esperanto-lando" sub la instruado de Boris Kolker.

5. Mi helpis kaj kuragxigis la instruadon de Beth Magallon en la lernejo en Tahlequah.

6. Mi sendis diversajn leterojn de gratulojn kaj kondolecojn laux bezono kiam mi auxdis pri aferoj en aliaj landoj, kiuj meritis tian respondon. (nome de ELNA)

7. Mi sendis invitleteron al Mikael Brosxtejn de Ruslando, kiu vizitos al Usono. Tiu letero plifaciligas lian peton por akiri vizon.

8. Mi sendis kelkaj salutleterojn perposxte al kelkaj gravuiloj en aliaj landoj por krei aux dauxrigi amikan ligon kun ili, se eble, ekz al Renato Corsetti, Spomenka Sxtimec, Katalin Kavats, Kanjo Kanev, Marjorie Boulton, William Auld, kaj Claude Piron. Mi sendis nian 36-pagxan bultenon E-USA al kelkaj de ili.

9. Mi cxeestis la TTK3, la trian Tut-Teksasan Kunvenon en Auxstino en Novembro (kaj gajnis unuan premion en la poeza konkurzo).

10. Mi estris kelkajn retajn vocxdonadojn por la estraro.

11. Mi komencis plani respondon al la "Springboard to Languages" projekto en Britio.

12. Mi komencis tri-jaran laborplanon por ELNA kun Robert Read. Kiam ni havos ion por raport, ni donos al la estraro por kunlabori. Tio postulos ke mi kontaktos cxiun komitatestron por akiri planojn por cxiu komitato.

13. Mi analizis la retpagxon de ELNA kaj lernis iomete pri la ilon, kiun ni eble uzos por la nova retpagxaro.

14. Mi partoprenis en kelkaj lokaj kunvenoj en Norda Teksaso.

15. Mi kontaktis Don Harlow kelkfoje por kuragxigi lin en la laboro cxe la CO. Tio, laux mi, estas eble unu el niaj plej grandaj taskoj. Mi forte deziras havi suficxan membrojn kaj donacojn por subteni almenaux du laborantojn en la CO.

16. Mi kontaktis kelkajn interesulojn, kaj donis informojn pri lokaj grupoj en ties regiono.

17. Komencis projekton cxe mia hejmo, kiu estas la "Zamenhofa Memoriga Gxardeno" kaj akiris pezegajn gravuritajn konkretajn benkojn por honori la kreinto de Esperanto.


Dum la venontaj monatoj:

1. Mi partoprenos en la festo por krei novan retpagxaron por ELNA.

2. Mi verkos leterojn aux artikolojn por la bulteno, sub la estro de Joel kaj Jxenja.

3. Mi kontaktos cxiun komitaton por akiri planojn por la estonteco, por meti en la laborplano.

4. Mi kunlaboros kun Vilcxjo Harris (kasisto), Robert Read, kaj aliaj en la estraro por krei la laborplanon por 2006-2008.

5. Mi kunlaboros kun la LKK2006 por la LK en NovJorko. Mi kunlaboros kun la LKK2007 por la LK en San Diego. Mi kunlaboros kun Jim Henry por trovi lokon por la LK2008.

6. Mi proponos planon por la nomsxangxo, laux la antauxaj decidoj kaj volo de la estraro.

7. Mi verkos artikolojn por la nova retpagxaro pri lokaj grupoj, kaj kontaktos ilin por akiri novajn detalojn por doni al J&Jx Amis.

8. Mi donos taskojn pri "Springboard" al komitato, eble nova, versxajne en AAIE.

9. Mi preparos por la LK2006.

10. Mi kunlaboros kun Tim Westover kaj la eldona komitato por plani la venonta re-eldono de CEED.

11. Mi planos klason en mia urbo - aux semajnan klason aux intensan semajnfinan kurson.

12. Mi kunlaboros kun la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso por regiona konveno en 2006 aux 2007, eble la 4a aux 5a Tut-Teksasa Konveno.

13. Mi studos plu en la kurso de Boris Kolker.

14. Mi cxeestos kiel eble plej multajn regionajn kunvenojn. Mi vojagxos kiel plej ofte por viziti aliajn lokajn grupojn.

15. Mi kunlaboros, se mi povas helpi, kun la literaturo de Usono, por "Usonaj Kajeroj" kaj literaturo por E-USA.

16. Mi pli ofte komunikos kun estroj de aliaj landaj organizoj, por kunlabori, helpi, kaj lerni pri eblecoj en nia lando.

Anjo Harlow

En Julio
Cxeestis la kongreson, estraran kunsidon multe parolis, helpetis la librovendadon

Loke en San Fransisko,

A√Ωgusto, mi organizis piknikon por SFERO.

Septembro, mi raportis pri la kongreso æe SFERO.

Ankaux komencis kunordigi frandajxojn cxe SFERO por cxiu kunveno dum la jaro.

Mi estas komitatano de TKEK -Tut Kalifornia Esperanto Konferenco- okazonta en Marto, æe Davis, Kalifornio.

Mi estas oficeja volontulo de ELNA.

Mi iris al kelkaj kafejoj, lavejoj, bibliotekoj kaj disdonis imformpetilojn.

Korespondis kun kelkaj estraranoj pri diversaj aferoj.

Oktobro mi malsanigxis pro fingra infektado kaj tiel plu, do je la fino de la monato kaj en Novembro faris preskaux neniom krom resanigxi.

Decembro, organizis Zamenhofan festeton Decembro 17an, æe la Internacia Merkato, en Emeryville, -okcidente de la Centra oficejo- ni kunmangxis en la postagmezo, kantis,kaj gxuis la Sezonon kun ge-esperantistoj. La ELNA oficejo malfermis por vendado dum la mateno.-li vendis $200-300- Do ni cxiuj profitis!

Hodiaux Januaro 8an,
Ni kunvenis cxe la Bankedo de SFERO en la restauracio Spengers en Berklio. Ni mangxis, auxkciis kaj revidis malnovajn geamikojn por festi ZAMENHOF.

SFERO donacis $270.00 al ELNA de la profitoj de la auxkcio. DANKON SFERO!

La oficejo ankaý estis malfermita dum la mateno...kaj li vendis $400-450, kaj ankaý estis donaco por la DVD fonduso. Denove ni æiuj profitis la tagon.

Mi forte Bondeziras Prosperon, Sanon, Gxojon kaj Pacon al cxiuj por 2006.

Anna Bennett

Jen mia raporto por la dua duono de 2005.

Kiel sekretario, mi sendis kopiojn de la Estrara Manlibro al novaj estraranoj (kaj
helikposxte kaj retposxte, laux petoj).

Kiel estrarano mi:
-Helpis al Vilcxjo Harris kontroli la kvaronjarajn financajn raportojn
-Diskutis rete kun Vilcxjo Harris, kiel fari iu kontista afero pri la financaj raportoj de
ELNA
-Preparis la kvaronjarajn financajn raportojn de la Investa Komitato

Aliaj agadoj:
Dum Novembro faris du-horan "Introduction to Esperanto" prezenton.

Helpo bezonata!
-Mi ankoraux bezonas helpon meti jam-faritajn estrarajn (cxiujn malnovajn) decidojn en la
ELNA-retpagxaron.
-Mi timas, ke ankoraux neniu faras la petatajn raportojn pri la agado de USA-Esperantistoj
al UEA. Mi promesis tion al S-ino Maritza Gutierrez Gonzalez dum la UK, kaj ankoraux ne
scias kiu preparas ilin, aux cxu fakte la duonjaraj raportoj fakte estas faritaj. Oni
diras ke iu ja respondecas je tiu afero, sed mi nenion auxdis pri tiuj raportoj.

Julie Spickler

Mia plano estas sendi al universitataj kaj kolegiaj radia-stacioj publikajn servajn anoncojn (PSA-jn) pri Esperanto. Gxis nun mi kunmetis liston de tiaj-cxi stacioj en Kalifornio, kaj komencis trovi iliajn adresojn (aux elektronikajn aux posxtajn). Kaj mi komencis kunmeti mallongan anoncon (kiu devas esti malpli ol 90 sekondoj) enhavante la mesagxon ke ekzistas simpla, facile lernebla, interesa kaj distra likgva helpo por internacia komunikado, kun la 800- telefonnumero de la C.O. kaj la URL de la retpagxo.

Krom tio, mi cxeestis semajne la kurso de Ed Williger cxe Stanforda Universitato (kiu cxi-jare enhavas ofte 5 aux 6 nekomencantojn kaj 1 aux 2 komencantojn). Duonmonate mi partoprenas la kunvenojn de la neformala "Sudgolfa luncxgrupo" -- 3 - 6 membra grupo kunmangxas kaj babilas je alternaj jxauxdoj en iu restoracio en urbeto norde de San Jose, CA. Kaj monate mi partoprenas la kunvenojn de SFERO en San Francisko.

Mi ankaux legis, kaj multe gxuis, _La Bona Lingvo_ de Claude PIRON, kaj nun penas pli uzi vortojn konstruitaj el Esperantaj radikoj anstataux "grekaj/romanajn" konstruajxojn.

Kun bondeziroj kaj dankoj --
Julie Spickler

Thomas Alexander

Kiam mi verkis mian lastan kanditatigxan leteron, mi
pripensis enmeti frazeton por diri ke mi planas same
labor por Esperanto kaj ELNA cxu la membroj reelektos
min cxu ne. Mi decidis ne enmeti tiun tekston, sed
de tempo al tempo mi bedauxras, kiel nun. Mi ja
laboras por Esperanto, sed kiom mi faras specife por
ELNA kaj kiom tauxgas por inkluzivo en estrarana
raporto estas alia aferoj. Jen kelkaj aferoj eble
menciindaj.

Kiel la aliaj estraranoj, mi partoprenas la retan
diskut-liston por estraranoj, kaj vocxdonas kiam
necesas, k.t.p.. Dank'al mona helpo de multaj
esperantistoj (multaj acxetis KD-ojn kaj DVD-ojn
kaj unu ecx tre afable pagis mian flugbileton) mi
partoprenis (kun mia familio) la Landa Kongreso en
Austin. Tie mi partoprenis la kutimajn afer-kunsidojn
devigajn al la estraro, kaj volontulis kiel helpanto
en la nombrado de la jaraj balotiloj. Mi cetere
prezentis pri la esperantigo de la DVD-filmo "Flying
an Octopus" kaj gvidis la kongreson en grupa kantado.

La cxefa kroma "laboro" kiun mi faras specife por
ELNA en lasta(j) kvarono(j) koncernas la nomon ELNA
mem. Jam de jaroj la demando levigxas foje kaj refoje
cxu la nomo "Esperanto League for North America" ne
estas misgvida. Pere de diskuto en la estrara listo,
neformala opini-sondado en la listo ELNA-membroj, la
enketo kadre de la jara balotado, kaj la oficiala
diskuto dum la LK, mi (kaj la aliaj estraranoj)
konkludis ke la membroj tre versxajne (sed ne certe)
subtenus nomsxangxon al "Esperanto-USA" en la venonta
vocxdonado. Mi ankoraux sxuldas pli detalan raporton
pri tio al la redaktoro de nia bulteno pri la afero.

Paranteze, tra tiuj diskutoj mi frontis foje tre
fortajn opiniojn pri nomsxangxo - foje por, foje
kontraux, kelkaj sxajnis kolera ke ni ecx diskutas
la aferon. Foje ne estis facile trovi la mezan kaj
bonan vojon por kontentigi cxiujn, sed pri tio mi
eble raportu pli detale en la bulteno. Mi diras nur
al tiuj kiuj pensas ke la afero estas tempo-malsxparo,
ke la diskutoj ne baris min de miaj aliaj kutimaj
agadoj por Esperanto.

Mi dauxre instruas Esperanton en la senpaga retkurso
(FEC), kaj aktivas en mia loka regiono, organizante
kunvenojn jen kaj jen. Mi partoprenis la Auxtunan
Renkontigxon de Esperanto en Sivero (antauxe en
Okemo) kaj komencis esplori alternativajn ejojn por
estontaj kunvenoj (kaj sekve oni konskripciis min
en la neformalan 'estraron' de la kunveno). Tie mi
kontribuis al la programo per iom da muziko kaj ankaux
per programero pri apenaux konata parto de nia
historio: la Zamenhofa reformprojekto de 1894.

Kiel multaj aliaj esperantistoj, mi klopodas resti
aktiva ankaux en la reto. Ekzemple mi faris kelkajn
kontribuetojn al Radio Verda.

Amike salutas,
Thomas/Tomaso ALEXANDER.
www.NightinGael.Net

William Harris

Jen la financaj raportoj por la du kvarono de la jaro.
[English version below]

La enspezoj por la jaro estas proksimume $4,700 malpli ol la enspezoj por la
sama periodo lastjare. Tio plejparte rezultis de du faktoj.
1. Individuaj kontribuoj al la Generala Fonduso estas proksimume $3600
malpli ol kontribuoj lastjare.
2. Kontribuoj de la H.E.Reed Trust (fonduso ekster la kontrolo de ELNA, kiu
kvarone sendas kontribuojn al nia Gxenerala Fonduso) estas proksimume $2,500
malpli ol kontribuoj lastjare.

Kutime, multaj membroj sendas donacoj kiam ili realigxas al ELNA. Espereble,
tio okazos ankaux cxi-jare.

La jaraj elspezoj estas plejparte la sama kiel la lastjaraj elspezoj. La
sola klara diferenco estas, ke la ofica luado estas $1000 monate cxi-jare,
sed estis nur $525 dum la unuaj tri monatoj de la lasta jaro.

Here are the financial reports for the second quarter of the year.

The income for the year is about $4,700 less than for the same period last
year. That primarily results from two facts:
1. Individual contributions to the General Fund were about $3600 less than
last year's contributions.
2. Contributions of the H.E. Reed Trust (a trust outside of ELNA's control,
which sends contributions quarterly to the General Fund) were about $2,500
less than last year.

Usually, many members send donations when they re-join ELNA. Hopefully, that
will also happen this year.

The year's expenses are about the same as last year. The only clear
difference is that the office rent is $1000 a month this year, but was only
$525 during the first three months of last year.

Amike,

Vilcxjo, kasisto