Esperantaj Vort-studoj

Mi ĵus verkis du studojn de Esperantaj vortoj, haveblaj ĉe mia retpaĝo http://esperanto.davidgsimpson.com/studoj.

La studojn kiujn oni nun povas trovi tie estas:

La Oftecoj de la Esperantaj Literoj. Mi trovas ke la plej ofta Esperanto litero estas a, kaj la malplej ofta estas (kompreneble) ĥ. Eble ĉi tie vi trovos utilan informon por vortludoj.

La Oftecoj de la Esperantaj Korelativoj. Mi trovas ke la plej ofta korelativa vorto estas kiu. La malplej ofta estas ĉial, kiu preskaŭ neniam okazas.

Mi efektivigis la studojn uzante la bonegan retpaĝon Tekstaro de Esperanto.

Mi nun verkas trian studon, kiu espereble baldaŭ aperos.

David

Ne dum la Granda Ĥismo Sĥismo

Vi pravas ke nuntempe ĥ estas la plej malofta litero, sed tio ne estis vere dum la Granda Ĥismo Sĥismo.

--
Steven BREWER

Pri literoj

Interese, ke inter la 8 malplej uzataj literoj, troviĝas la 6 ĉapelitaj literoj. Ĉi tio iel malgravigas tiajn argumentojn kontraŭ Esperanto.

Mi instruas la alfabeton nun al mia 3-jaraĝa filino. Ŝi ne bone komprenas Ĥ/ĥ, mi eĉ pripensas simple ellasi ĝin aŭ almenaŭ malemfazi ĝin.