La partia sistemo estas la vivo kaj la morto de la korpo politika en Usono.

Dreah's picture

Mi ne estas politikisto, do kredeble mi eraras. Mi esperas, ke mi eraras.

Ŝajnas al mi, ke partioj estas la vivo kaj la morto de politiko en Vaŝingtono. La ĉefa tasko de la Prezidento de Usono estas progresigi la partian agendon, kaj la ĉefa tasko de la partio estas kapti kaj gardi regpovon. Ne gravas, aŭ kiu prezidento aŭ kiu partio. Bona leĝigado estas flanka de ĉi tiu prilaboro.

Mi vere kredas, ke en Usono, pli ol iu ajn lando, ni estas popolo kiu estas uniĝita ne per la landlimoj, sed per la idealoj. La aktualaj agoj de la korpo politika estas entombigi ĉi tiujn idealojn kureje al la pligrandigo de la regpovoj de la partioj.

Se mi eraras, tiam la partioj devus aĉeti plibonan PR-on.

cinike,
Dreah