Rezultoj de la Premio Harlow por 2007

filipo's picture

Omaĝe al multaj jaroj, kiuj Don Harlow donis al la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (nun Esperanto-USA) kaj al la Esperanto-movado, Esperanto-USA starigas la Premion Harlow. Don laboris senlace kiel verkisto, recenzisto, tradukisto, kaj antologiisto de la literaturo de Esperanto.

Jen la rezultoj de la Premio Harlow por 2007, la unua jaro por la ĉiujara literatura konkurso de Esperanto-USA. Ĉi tio estas ripeto de la anonco, kiu aperis unue en la bulteno Esperanto USA, kiu estas la oficiala organo de nia landa organizaĵo en Usono.

Gratulojn al George Baker, Per Aarne Fritzon, Kris Long, Russ Williams, kaj Christopher Zervic, kiuj gajnis en la konkurso por 2007. Legu kelkajn verkojn en la venontaj numeroj de nia bulteno Esperanto USA. Ĉiuj gajnintoj ricevas $50 kaj diplomon.

  • William Cullen Bryant (1794-1878): To A Waterfowl -- Trad. George BAKER
  • Walt Whitman (1819-1892): O Captain! My Captain! -- Trad. Per Aarne FRITZON
  • Emily Dickinson (1830-1886): Success is counted sweetest -- Trad. Kris LONG
  • Edgar Allen Poe (1809-1849): El Dorado -- Trad. Russ WILLIAMS
  • Julia Ward Howe (1819-1910): Battle Hymn of the Republic -- Trad. Christopher ZERVIC

Dankon al la juĝistoj, Francisko (François) LORRAIN, Lee MILLER, Tim WESTOVER, Jakobo (Jacob) SCHWARTZ, kaj Dan GIBBONS. Apartajn dankojn al Tim, kiu estris la konkurson. Tim estras nian komitaton pri eldonado, kiu kreis kaj prizorgas la Premion Harlow.

Pli da informo troviĝas ĉe:
http://www.esperanto-usa.org/node/782

Se vi nun ne estas membro de Esperanto-USA, vi rajtas membriĝi ecx nun en 2007. Vi ricevos la bultenojn kaj rajtos aĉeti librojn en la libroservo kontraŭ rabaton. Se vi membriĝos por 2007, la kosto estos la plena kosto, sed vi ricevos rabaton por 2008 por duono de la membriĝa kotizo. Do, membriĝu nun se vi ne estas membro de Esperanto-USA.

raportas Filipo Dorcas, prezidanto, Esperanto-USA
filipo@grupoj.org

Mi korektis la nomon de la konkurso

Mi korektis la nomon de la premio en cxi tiu raporto. Mi unue skribis "Harlow Premio" kelkloke sed tio ne gxustis. Tiu literatura konkurso en Usono nomigxas "Premio Harlow" kaj tion mi klopodos uzi. Mi pardonpetas, ke mi gramatike eraris tiel. La Komitato por Eldonado, kaj la aro de jugxistoj, cxiam uzis la gxustan nomon. Mi dankas al la spertuloj, kiuj agas afable al mi, kiam mi faras tiajn erarojn. Dankon.
Amike,
- Filipo