SearchUser loginRecent blog posts
|
Raporto de la Unua Konferenco de Surretaj Esperantaj Internaciaj Nerdoj kaj Gikoj ĉe Dua Vivo.![]() La Unua Duaviva Universala Konferenco de Esperanto. Dum la 6an kaj 7an de Octobro, 2007, okazis la unua universala konferenco ĉe la virtuala mondo, Second Life. Ni faris same, kiel oni faras ĉe konferencoj en la reala mondo. Ni kaj babilis, kaj dancis kaj ĉeestis prelegojn kaj ekskursis. La afero estas la rezulto de la laboro de dano, Erick Nykvist. Fakte, tio estas la nomo de lia avataro. Aliuloj helpis lin, sed li estis la gluo, kiu tenis kune la diversajn partojn de la afero. Sinjoro Nykvist faris mirinde. Estinta prezidento de la UEA, Renato Corsetti, faris avatare la komencan prelegon, priskribante de la oportunon por kreskigi la esperantan movadon per Dua Vivo. Mi klopodis registri la prelegon, sed mi ne estis sufiĉe nerda, kaj malsukcesis. La kongreso daŭris dum 24 horoj. Ili asertis, ke la kialo estis, ke membroj de la tuta mondo povas partopreni. Sed, mi neniam vidis iun ajn de Japanio aŭ Koreo aŭ eĉ Bhratio. Fakte, ili ne planis eventojn tiujn, kiuj okazis dum la vekaj horoj en Azio. Miopinie, la afero estis ĉefe Eŭropa. Tio ne surprizis iun, ĉar la eventoj devis okazi dum la eventigantoj estas vekaj. Ne vere estis kialo por daŭrigi la konferencon dum 24 horoj. Malgraŭ la Eŭropana etoso, mi kalkulis ke proksimume 20 homoj (eŭropanaj kajj amerikanoj) partoprenis. Kaj kelkaj homoj vizitis, kiuj ne povis partopreni, ĉar ili ne pagis la koston de eniro. (L$100 aŭ proksimume 1/2 Eŭro.) Mi vere kredas, ke la virtuala mondo estas tre bona loko por renkonti aliajn esperantistojn tramonde. Sed, mi ankaŭ kredas, ke oni devas plani la kongresojn plibone. Finfine, mi kredas ke sinjoro Nykvist faros plibone estonce, precipe se li havus helpon de amerikanoj kaj azianoj.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Statistiko pri la !a DVUK
Erick Nykvist publigis liston, kiu montras la ĉeestintojn per lando.
STATISTIKO PRI 1a DVUK
31personoj el 14 landoj partoprenis la kongreson.
Barato 1
Brazilo 5
Danmarko 4
Francio 3
Germanio 1
Hungario 3
Italio 2
Nederlando 1
Norvegio 1
Japanio 1
Pollando 1
Suda Ameriko 1
Svedio 1
Usono 6
Dua Vivo por Esperantistoj
Ju pli mi pensas pri la nomo Dua Vivo, des pli mi vidas kiel ĝi ja reflektas mian situacion, kaj eble tiun de multaj aliaj samideanoj. Jen: dum jaroj, mi ekzistis kiel Esperantisto en ia vakuo. Mi havis kontakton kun samideanoj pere de retpoŝto. Tiu vere ne estis satige. Mi foje povis babili kun uloj en programoj kiel Paltalk, ĉu tajpe, ĉu voĉe. Tiaj aferoj helpis iomete rompi la senton de izoliteco.
Tamen, nun pere de Dua Vivo, mi havas la eblecon kelkfoje dum la semajno babili kun granda aro de Esperanto-parolantoj el Azio, Sud-Ameriko, Eŭropo, kaj eĉ el Kanado kaj Usono. Dum kelkaj minutoj, mia sento de izoliteco estas rompita.
Por adiktemaj uloj, ekzistas vera danĝero de troa submerĝiĝo en tiun foje strangan duan vivon, kaj neglekto de onia Unua, Reala Vivo.
Tamen, se vi estas aventurema persono, provu Duan Vivon, kontaktu la samideanojn en Esperanto-Lando, kaj ĝuu!