Skip to main content

MEKARO-2014: gravas rezervi tuj!

Jxenja A.'s picture

Se vi intencas partopreni Mekaron 2014 en Ŝerbruko ĉi-printempe, gravas ke vi aliĝu al ĝi kaj rezervu vian ĉambron antaŭ la 17a de marto. La ĉi-jara Mekaro okazos ĉe la Universitato Bishop’s en la kvartalo Lennoxville de Sherbrooke. Estas la sola loko kie la organiza teamo povis trovi sufiĉan spacon por tiu evento. Ĉar pli ol 10 000 muzikistoj invados la urbon dum la sama maja semajnfino okaze de muzikfestivalo, ili okupos preskaŭ ciujn hotelojn, motelojn kaj eĉ universitatajn ĉambrojn.

La Ŝerbrukaj esperantistoj faris aranĝon kun la Universitato Bishop’s por rezervi 10 apartamentojn, kiuj enhavas ĉiu 4 ĉambrojn kaj 2 banĉambrojn, do entute 40 ĉambrojn je favoraj prezoj. La kondiĉo estas ke la rezervado de tiuj ĉambroj estu farita antaŭ la 17a de marto, du monatojn antaŭ la komenco de Mekaro. Post la 17a de marto, la Universitato rajtos doni la nerezervitajn ĉambrojn al iu ajn persono, kiu deziras okupi ĝin dum la mekara semajnfino. Kaj la prezo povas esti pli alta.

NASK en Kanado! Jes!!!

Jxenja A.'s picture

La unuan fojon en 45-jara historio de NASK – la fama Nord-Amerika Somera Kursaro – okazos ekster Usono. La bela kampuso de la Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) en la pitoreska Gordon Head fariĝos hejmo por la mallonga intensa kursaro de Esperanto. Nur 20 minutojn de la urbocentro de Viktorio, kun fluĝaveno kaj pramhaveno, promendistance de la parko Gyro kaj la akvo, Universitato de Viktorio estos ideala loko por la kursaro. Alvenu la 29-an de junio kaj foriru la 8an de julio por ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj la esplorado de la bonegaj muzeoj, varia restoracioj kaj vendejoj, historiaj konstruaĵoj – kaj ĉio ĉi en la mallonga busveturo de la kampuso! Detaloj ĉe http://nask.esperantic.org

by Jxenja A.

La Riverego 114: daurigo de la japanaj aventuroj!

Jxenja A.'s picture

Legu la freŝan numeron de La Riverego (bulteno de Esperanto-Societo Kebekia), kun la daŭrigo de la rakontoj pri la japanaj aventuroj de Joel kaj Ĵenja Amis (ĉi-numere, interalie, temas pri la tri-semajna restado ĉe Oomoto). http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego114.pdf

MEKARO en Ŝerbruko - aliĝu nun por havi lokon!

Jxenja A.'s picture

Jam eblas aliĝi al MEKARO – Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto, kiu okazos la unuan fojon en la bela kebekia urbo Sherbrooke, proksime de Montrealo kaj Kebeko, sed ankaŭ je modera distanco de Otavo kaj Novanglio. La programo estos plena, kaj ni amuziĝos ĉu sunas aŭ ĉu pluvas! Aliĝu frue ĉe www.mekaro.ca por havi garantiitan loĝejon!

by Jxenja A.

La Espero - alia versio!

Jxenja A.'s picture

Aŭskultu la prezentadon de "La Espero" (en Esperanto) per Oomoto-koruso en maljunulejo de Kameoka, sub la lerta gvido de s-ino Saito. Mi kaj mia edzo havis la ŝancon partopreni kaj kunkanti!

http://youtu.be/GPQHXA9m3Rs

by Jxenja A.

Alvoko al verkistoj

pbrewer's picture

Du konataj verkistoj de hajkoj en Esperanto, HIROTAKI Masaaki kaj Steven D. BREWER, vokas al esperantistaj poeziistoj kaj verkistoj por hajbunoj por nova libro Survoje al Esperantujo: Vojetoj al verda interno.

Legu la alvokon kaj mallongan priskribon de la projekto.

(Hajbuno aŭ "hajka prozo" estas literatura formo, kiu enhavas (kompreneble) kaj prozon kaj hajkon. Enkondukis la terminon japano Matsuo Bashō.)

by pbrewer

Internacia Festivalo de Dalaso

filipo's picture

La Esperanto-Klubo de Norda Teksaso kunlaboras en projekto por montri nian lingvon ĉe la Internacia Festivalo de Dalaso,la 25an de majo, 2013. Ni havos budon, standardon, broŝurojn, librojn, informon, kaj rakontojn por disdoni al la ne-esperantista publiko.

http://www.dfwinternational.org/DallasInternationalFestival/

Se vi estos en Dalaso tiun tagon, bonvolu veni al nia budo. Se vi povos helpi nin, bonvolu informi nin. Kontaktu min ĉe filipo@grupoj.org.

http://www.esperanto-tx.org/

Amike,
Filipo DORCAS

by filipo

Venu malkovri la ĉefurbon de Kanado dum MEKARO 2013!

Jxenja A.'s picture

La Mez-Kanada Renkontiĝo (MEKARO) estas ĉiujara turisma semajnfino kiu okazas en malsama urbo de Kebekio aŭ Ontario. Ĉi-jare MEKARO okazos en la bela ĉefurbo de Kanado, Otavo. Venu sperti amikan etoson kun kanadaj samideanoj en ĉi tiu unika dulingva ĉefurbo!

Kiam: 18-20 de majo, 2013
Kie: Universitato de Otavo, Otavo, Ontario, Kanado.
Aliĝilo kaj informoj: www.mekaro.ca

by Jxenja A.

La Riverego 111: Vizito al Obama... ne tiu, alia!

Jxenja A.'s picture

Karaj, jen la ligilo al 111-a numero de La Riverego, bulteno de la Esperanto-Societo Kebekia: http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego111.pdf En tiu ĉi numero ni aperigas la trian artikolon el nia japana serio: ĉi-foje temas pri la vizito al... Obama (ne tiu, alia - vi komprenis!) kaj nia japana transformiĝo. Krome, atendas vin, interalie, artikolo pri Eleanor Roosevelt, pri Pacaj Mesaĝoj el Hiroŝimo kaj eĉ artikoleto en Interlingua. Eble vi trovos La Riveregon interesa kaj utila!

by Jxenja A.

Video pri NASK

Jxenja A.'s picture

Spektu la intervjuon kun Derek Roff, estrarano de ESF kaj instruonto de NASK 2013 http://youtu.be/3Mddb4_jeB0 "Mi ne povas promesi, ke oni lernos [Esperanton] dum oni dormas. Sed almenaŭ 12 horojn tage estas bona okazo por uzi la lingvon kaj sperti interparolojn kun tre diversaj kaj ofte tre interesaj homoj". Aliĝu al NASK nun kaj ŝparu 50 dolarojn! Pli da informoj: esperanto.org/nask/

by Jxenja A.

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes