Mi ofte vizitas la retpaĝojn "Drudge Report" kaj "Huffington Post" ĉar tie mi trovas interesajn ligilojn kaj pri seriozaj kaj pri malseriozaj temoj, kaj ambaŭ estas ĝisdatigitaj ofte.
Tia retpaĝo (laŭ mia scio) mankas al ni en Esperantio. Do mi starigis retpaĝon je http://verdastelo.com/ por fari provon: mi ĝisdatigos ĝin sufiĉe ofte dum la somero kaj se ĝi sukcesas mi daŭrigos ĝin.
Bonvolu viziti kaj aldoni ĉi tie viajn ideojn, konsilojn, kaj ligilojn. Dankon!
http://www.liberafolio.org/2008/bjalistokakd
En septembro 2008 ĉiuj legantoj de la prestiĝa pola tutlanda ĵurnalo Gazeta Wyborcza ricevos kun la gazeto ankaŭ kompakt-diskon kun kurso de Esperanto kaj ampleksa prezento de la Esperanto-movado. La diskon laŭ mendo de la urbo Bjalistoko produktos la teamo de E@I (ikso.net), kaj la eldonon financos la urbo mem. La eldono de la disko estas parto de granda informa kampanjo pri Esperanto, iniciatita de la urbo Bjalistoko lige kun la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof en 2009.