Venontajare, la Landa Kongreso kaj TutAmerika Kongreso de Esperanto okazos kune en Montrealo. Mi vojaĝis al Montrealo ĉisemajnfine, kunvenis kun la montrealanoj kiuj organizas la kongresojn, kaj vizitis la lokojn kie oni proponas estos la loko de la kongresoj. Mi faris kelkajn bildojn. Mi tre ŝatas la lokon -- apudas la aŭtobusa stacidomo. La metroo ankaŭ havas stacidomon tuj apud kiu servas du lineojn.