Skip to main content

Syndicate contentMemprezento

Nova membro (memprezento)

Yekrats's picture

Saluton, ĉiuj. Espere taŭgas blogskribi en Esperanto ĉi tie.

Mia nomo estas Scott STARKEY, kaj mi esperantiĝis antaŭ 10 jaroj, lerninte per la interretaj kursoj kaj Vikipedio. Mi estas aktiva administranto de la Esperanta Vikipedio. Bedaŭrinde, mi ne havas lokan klubon, do mi estas flue kun skribado kaj legado de Esperanto, sed mia aŭskultado kaj parolado estas malsperta.

Mi aliĝis al Esperanto-USA pro la proksimeco de la ĉi-jara Landa Kongreso al mi, inter komforta veturada distanco. Mi estas tre ĝoja kaj iumete nervema pro mia unua Esperanto-renkontiĝo! Mi demandas de spertulo de Landaj Kongresoj: Kion mi atendas kiam mi vojaĝos al kongreso?

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes