Skip to main content

Syndicate contentekzameno

ACT Prep

Mike Jones's picture

Pri la ACT

Mi trovis, ke estas kelkaj surprizaj lingvaj punktoj pri la ACT kiuj povas kaŭzi problemojn por lernantoj de la angla, kvankam tiuj lernantoj studintas la anglan dum proksimume jardekon. Mi skribintas lastminutan noton pri tio, en la angla, troveblan tie ĉi:

http://www.ipernity.com/blog/101198/364150

(Tiu ekzameno okazos morgaŭ, tio estas, sabaton, la 10-an de decembro, 2011.)

Feliĉan legadon!

by Mike Jones

Ekzamenoj estas utilaj

pbrewer's picture

Mi faras la ekzamenojn je lernu.net. Mi sukcesis je nivelo a (baza), sed malsukcesis je nivelo b (meza). Estis du afero mi ne komprenis. Do, jen:

1) Mi estas pripenseonta tion morgaŭ. Kial la n-formo?

Nu, ĉar "tio" estas objekto de "pripensi." Eĉ se tiu verbo ne estas en la frazo, la signifo ja estas. Do, devas esti "tion." (Kaj, kompreneble, "pripenseonta" ne havas -n, ĉar ĝi akordas kun "mi," ne kun "tio.")

2) Iru trans la straton. Refoje, kial la n-formo?

Nu, ĝuste kiel aliaj uzoj de -n por montri movon al:

  • Mi iras trans la straton: Mi iras al loko ĉe la fora flanko de la strato.
  • Mi iras trans la strato: Mi estas ĉe la fora flanko de la strato kaj mi iras (ien).

(Ŝajne ne nur mi malbone komprenas la diferencon. En ReVo la dua difino de "trans" estas "trans ...-n" markita kiel evitinde.)

Mi ne scias, kiam mi lernus pri tio, se mi ne faris la ekzamenon. Do: ekzamenoj estas utilaj.

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes