libroj

"Kvin Virinoj de Amoro"

Tim Westover's picture

Antaŭ kelkaj monatoj oni diskutis la (mal)belecon de kelkaj Esperantaj libroj, inkluzive "Kvin Virinoj de Amoro" (tr. Miyamoto Masao). Oni taksis tiun libron unu el la plej malbelaj, laŭ aspekto. Sed jen alia eldono:

Ĉu ne bela? Preskaŭ Stafeto-eca. Tiu kovrilo tre plaĉas al mi. Mi scivolas, kial oni ne simple prenis tiun ĉi kovrilon por postaj eldonoj. Povas esti, ke antaŭ la tempo de elektronika eldonado, aferoj ne estis tiel simple reuzeblaj.

48 jam eldonitaj, preskaŭ ĉe la sojlo…

hoss's picture

Dum la lasta semajno mi alŝutis tri nove ciferigitajn librojn al la Esperanto-arkivo de Projekto Gutenberg:

Gratulon kaj dankon al ĉiuj provlegantoj! La sumo nun altiĝas al 48 libroj entute… kiam ni finfine atingos pli ol 50, la Esperanto-arkivo fariĝos unu el la 11 plej grandaj ĉe Gutenberg!

Ĉu vi jam kontribuas? Ek, ek!

Some Recommended Books for Beginners

All of the books below - and hundreds of others, including fiction, poetry, history, linguistics, science, and much more - can be found in E-USA's Online Bookstore / Retbutiko. The three titles below are the most popular books among beginners who are just starting to learn Esperanto.

Syndicate content