Skip to main content

Syndicate contentNASK

Nord-Amerika Somera Kursaro

[English below]
NASK estas somera studprogramo kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno, kaj kunlaboro.

La instrumetodo ĉe NASK estas duflanka:
La unua flanko estas klasĉambra instruado, kiu kutime daŭras po tri horoj tage. La temoj varias ĉiujare, depende de la bezonoj de lernantoj kaj la preferoj de instruistoj.
La dua, egale grava flanko estas la semajnfinaj kaj vesperaj programoj, kiuj donas al lernantoj okazojn por distriĝi kaj neformale esplori diversajn aspektojn de la lingvo kaj kulturo.

ALIĜADO, LOĜADO KAJ ALIAJ INFORMOJ
http://esperanto-usa.org/retbutiko/index.php?main_page=index&cPath=1004

SUBVENCIOJ
Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj. Por informo pri stipendioj, kontaktu Ellen M. Eddy, administranto, eddyellen@aol.com.

RETPAĜARO DE NASK

by vilcxjo-me

NASK en Kanado! Jes!!!

Jxenja A.'s picture

La unuan fojon en 45-jara historio de NASK – la fama Nord-Amerika Somera Kursaro – okazos ekster Usono. La bela kampuso de la Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) en la pitoreska Gordon Head fariĝos hejmo por la mallonga intensa kursaro de Esperanto. Nur 20 minutojn de la urbocentro de Viktorio, kun fluĝaveno kaj pramhaveno, promendistance de la parko Gyro kaj la akvo, Universitato de Viktorio estos ideala loko por la kursaro. Alvenu la 29-an de junio kaj foriru la 8an de julio por ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj la esplorado de la bonegaj muzeoj, varia restoracioj kaj vendejoj, historiaj konstruaĵoj – kaj ĉio ĉi en la mallonga busveturo de la kampuso! Detaloj ĉe http://nask.esperantic.org

by Jxenja A.

NASK en Kanado! Jes!!!

Jxenja A.'s picture

La unuan fojon en 45-jara historio de NASK – la fama Nord-Amerika Somera Kursaro – okazos ekster Usono. La bela kampuso de la Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) en la pitoreska Gordon Head fariĝos hejmo por la mallonga intensa kursaro de Esperanto. Nur 20 minutojn de la urbocentro de Viktorio, kun fluĝaveno kaj pramhaveno, promendistance de la parko Gyro kaj la akvo, Universitato de Viktorio estos ideala loko por la kursaro. Alvenu la 29-an de junio kaj foriru la 8an de julio por ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj la esplorado de la bonegaj muzeoj, varia restoracioj kaj vendejoj, historiaj konstruaĵoj – kaj ĉio ĉi en la mallonga busveturo de la kampuso! Detaloj ĉe http://nask.esperantic.org

by Jxenja A.

Video pri NASK

Jxenja A.'s picture

Spektu la intervjuon kun Derek Roff, estrarano de ESF kaj instruonto de NASK 2013 http://youtu.be/3Mddb4_jeB0 "Mi ne povas promesi, ke oni lernos [Esperanton] dum oni dormas. Sed almenaŭ 12 horojn tage estas bona okazo por uzi la lingvon kaj sperti interparolojn kun tre diversaj kaj ofte tre interesaj homoj". Aliĝu al NASK nun kaj ŝparu 50 dolarojn! Pli da informoj: esperanto.org/nask/

by Jxenja A.

István Ertl instruos en la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) 2013!

Jxenja A.'s picture

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! Unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF, NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo.

Kiel en la lastaj du jaroj, ankaŭ NASK-2013 prezentas mallongan session, ĉi-foje en Raleigh, la ĉefurbo de Nord-Karolino. Alvenu la 26an de junio kaj foriru la 5an de julio – jen ok tagojn da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la belegaj muzeoj, variaj restoracioj kaj registaraj konstruaĵoj en Raleigh, ĉio en promendistanco de la kampuso.

Updated Information about NASK 2012! / Ĝisdata Informilo pri NASK 2012!

Lee Miller's picture

Updated Information about NASK 2012!

NASK 2012 will be held at the University of Texas-Dallas immediately following the Landa Kongreso of Esperanto-USA.

The dates will be June 25 – July 3, 2012.

The teaching team for 2012 will be:
Supera Nivelo: Spomenka Štimec, Croatia
Meza Nivelo: Tim Westover, U.S.
Postbaza Nivelo: Birke Dockhorn, Germany
Hoss Firooznia will be responsible for special programs and activities.

Cost for NASK 2012 will be $625 until March 22; $675 afterwards. This cost includes lodging, meals, class, and programs. Financial aid is available for full-time students, teachers, and participants from Latin America.

Contact Ellen Eddy, administrator, for further information and registration: eddyellen@aol.com

Ĝisdata Informilo pri NASK 2012!

NASK 2012 okazos ĉe la Universitato de Teksaso-Dallas tuj post la Landa Kongreso de Esperanto-USA. La datoj estos 25 junio – 3 julio, 2012.

La instruista teamo por 2012 estos:

NASK 2011: nur du semajnoj ĝis la fino de la rabatita aliĝ-prezo | Only two weeks left for discount registration rate!

Jxenja A.'s picture

[English below]

Kiel vi eble jam scias, NASK – la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto – ŝanĝis la formaton por la sesio de 2011. Anstataŭ la kutimaj tri semajnoj, ĝi okazos dum 8 tagoj, 2-10-an de julio 2011. Tiu ŝanĝo estis farita por malaltigi la koston kaj allogi studantojn kaj laborantojn, kiuj ne povas preni la trisemajnan ferion (en tiu ĉi formato, oni bezonos preni nur 4 feriojn, se oni venas el Usono). Fakte, la prezo estis reduktita pli ol trioble kompare al la pasinta jaro, kaj nun restas nur du semajnoj ĝis la fino de la rabatita aliĝ-periodo! Ĝis la 15-a de marto, 2011 vi povas aliĝi kontraŭ 865 USD (aŭ 665 USD por plentempaj studentoj kaj latin-amerikanoj), kio inkluzivas loĝadon, 3-fojan manĝadon kaj la kurson mem.

Frua Informo pri NASK 2011 / Early Information about NASK 2011

Lee Miller's picture

Early Announcement-Mark the dates. Details about the program and specific costs aren't yet firm, but the dates are decided and the faculty are in place.

NASK 2011: July 2 - July 10, 2011

Arrive on a Saturday, leave on a Sunday.

Formal classes every day plus many extra activities. Use only 4 vacation days.

On the campus of the University of California, San Diego

Three levels.

Course fees: Between $150-225. Some scholarships available.

Housing, single room with three meals a day about $520.

Birke Dockhorn, Bertilo Wennergren, Lee Miller

More information: http://esperanto.org/nask/ or contact the administrator: Ellen M. Eddy eddyellen@aol.com

Ne NASK, sed...

pbrewer's picture

Lastajare kaj refoje ĉi-jare mia frato kaj mi konsideris iri al NASK, sed ne povis: Mankas kaj tempo kaj mono. Ni tamen volas plibonigi nian esperantan kapablon. Do, ni decidis, ke ni faru ion, eĉ se ĝi ne estas NASK.

NASK... kaj alia NASK?

ina's picture

NASK... kaj alia NASK?

Hodiaux estas la lasta tago por ailgxi por NASK, la (solsola?) somera kurso en Esperanto en la USA. NASK estas tri semajnoj de plena mergoso en Esperanto, kaj ankaux, bona okazajxo por renkonti multaj nomoj en Esperanto, kiu vi (kutime) nur legas pri!

En gxia vojo, NASK estas simila al tri semajnoj de vivo en Esperanto-lando.

NASK * 2014 jun 29 - jul 8 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 29-a de Junio ĝis la 8-a de Julio ĉe Viktorio, BC, Kanado, ĉe la Universitato de Viktorio.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from June 29 to July 8, at The University of Victoria, in Victoria, British Columbia, Canada.

UEA Seminario Por Aktivula Maturigo * 2014 jul 9 - 10 * Strategy

EO Esperanto: Ĉu plaĉas al vi varbi? La UEA-seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) – N-ro 2, okazos je 2014 julio 9-10 ĉe Sidneo, Brita Kolumbio, Kanado.

EN English: Want to get the word out? The Seminar about Strategy and Practice for Informing North America Aktivula Maturigo (AMO) - number 2, will be happening 2014 July 9-10 en Sidney, British Columbia, Canada.

Komuna Kongreso * 2014 Jul 11 - 14 * Communal Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Sidneo, BC, Kanado, 2014 julio 11-14, kune kun la Tut-Kanada konferenco de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA).

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be in Sidney, British Columbia, Canada, 11 - 14 July, 2014, along with the Canadian Annual Congress of the Canadian Esperanto Association (KEA).

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes