limako's blog

Vizitas Nordan Karolinon

limako's picture

Mi nun vizitas Nordan Karolinon. Oni invitis min veni ĉi tie por prelegi pri scienca edukado. Post kiam oni invitis min, mi epoŝtis al mia samestrarano, s-ro D. Gary Grady por sciigi lin ke mi venas kaj aranĝi kunvenon. Bonŝance, mi venis kiam estis ties kutima semajna kunveno. Bedaŭrinde kelkaj el la membroj estis for tiu ĉi semajne. S-ro Grady kaj alia loka Esperanto-parolanto, s-ro John Mahoney, renkontis min je la 7a horo hieraŭ kaj ni kune veturis por vespermanĝi.

Sukcesis!

limako's picture

Gratulu min! Mi hodiaŭ sukcesis je la alta ekzameno ĉe lernu.net. Kia ĝojo! Nun mi ne plu devas zorgi ĉu mi devos refoje studi Esperanton!

Amherst Esperanto en la ĵurnalo

limako's picture

Hodiaŭ matene aperis artikolo pri Amherst Esperanto en la studenta ĵurnalo ĉe la Universitato de Massachusetts. La ĵurnalistino vizitis nian grupon antaŭ du semajnoj kaj ni regalis ŝin per anekdotoj pri niaj spertoj. Nia grupo lastatempe estas tre vigla kaj aktiva. Kia ĝojo!

Le Monde diplomatique

limako's picture

Antaŭ kelkaj monatoj, mi eltrovis ke oni afiŝas interesajn kaj ĝisdatajn artikolojn pri internaciaj aferoj en Esperanto ĉe Le Monde diplomatique.

Ekzamenoj ĉe Lernu

limako's picture

Kiam mi unue lernis Esperanton, mi studis preskaŭ ĉiutage. Frue, mi sukcesis je la supera ekzameno de la AAIE. Ekde tiam, tamen, mi nur uzas la lingvon kaj ne plu studas ĝin. De tempo al tempo mi legis ion pri gramatiko kaj uzado, ekzemple Being Colloquial in Esperanto, sed mi apenaŭ provis intence plibonigi mian lingvoscion. Mi preferis simple verki kaj babili.

El Popola Ĉinio demandas

limako's picture

Antaŭ semajno, mi ricevis leteron de El Popola Ĉinio kiu demandis pri la gazetara traktado de la stafetado de la olimpika torĉo kaj la eventoj en Tibeto. Mi verkis respondon, kiun mi sendis kaj al El Popola Ĉinio kaj al Libera Folio. Aperas nun artikolo pri tio ĉe Libera Folio. Legu plu por vidi mian plenan respondon al El Popola Ĉinio.

Esperanto in the News

limako's picture

In the past couple of months, I think there seems to have been more coverage of Esperanto in the news than previously. I enjoyed reading about Esperanto in India. I particularly liked the hinglish:

But, believe it or not, lakhs of Esperantists across the world are actually making this adage true by simply speaking their language.

I hadn't come across the word lakhs before.

Studenta ĵurnalistino vizitas nian lokan grupon

limako's picture

Studenta ĵurnalistino vizitis nian lokan grupon hodiaŭ. Estis ĉe nia tablo 7 samideanoj kaj la ĵurnalistino, do nia grupo apektis vere, nu, grupeca. Multe pli bone ol antaŭ unu-du monatoj, kiam neniu venis dum kelkaj semajnoj. Kelkaj el ni rakontis pri niaj diversaj spertoj en Esperantujo dum la jaroj, kial ni lernis Esperanton, kiel oni uzu ĝin, ktp. Nia grupo havas junulojn kaj maljunulojn, virojn kaj virinojn, komencantojn kaj tre spertajn Esperanto-parolantojn -- bona tranĉaĵo, fakte, de Esperantujo.

Surpriza nova membro

limako's picture

Hieraŭ, ĉe nia loka kunveno, mi atendis ke io okazos. En la mateno, mi metis niajn flugfoliojn sur ĉiun tablon en la kafejo kaj mi esperis ke venos iu novulo kiu deziras lerni Esperanton. Venis la kutimaj paroprenantoj, tamen neniu aperis. Ni legis unu paĝon de la Kodekso de la Perdita Ringo, kaj poste babilis (anglalingve) pri la ludo.

Proverbara saĝo

limako's picture

Mi tre ŝatas na la Esperanta Proverbaro, kiu ŝajne havas ion saĝan por diri pri ĉio. Dum kelkaj jaroj, mi uzas proverbojn hazarde elektitaj en la subskriboj de epoŝtoj. Mi tiel legis centojn da proverboj dum la pasintaj 5 jaroj. Je Krifsmas pasintjare, mi ekhavis la ideon krei paĝo-po-tagan kalendaron kun veraj proverboj je la plejmulto da tagoj, sed foje ankaŭ falsan proverbon de tempo al tempo -- por vidi, ĉu oni povus rekoni ilin. Tiacele, mi kreis liston da falsaj proverboj kaj komencis uzi ilin en la subskriboj de miaj epoŝtoj. Por krei la falsajn proverbojn, mi simple trovis programeton kiu dividis la proverbaron en du kaj tri vortajn erojn, konstruis frekevencojn pri taŭgeco, kaj rekunmetis la erojn laŭ tiuj frekvencoj. Kelkaj estis preskaŭ senchavaj, ekzemple:

Kiu timas bestaron, ne pereas.

En cxiu forgxas sian korpon kaj finas per fera mano.

Aliaj estas plene frenezaj:

Kulo nenion valoras, plej ruza vulpo sian "sed" kaj sagxon alportas.

Fremda mizero estas unua al honoro kaj nin oni vin taksas.

Aliaj estas vere kap-gratigaj:

Faru vian pakajxon kaj veluro, en branoj, vin ne malhelpas.

Ecx sxtipo estos generalo.

Bedaŭrinde neniu notis ke mi uzis ilin en miaj epoŝtoj. Dum kvar monatoj. Ho, ve! Ŝajnas ke neniu vere atentas miajn mesaĝojn.

Syndicate content