Haruo Ros's blog
Ĵus anonciĝis la jeno:
La Landa Kongreso de Esperanto-USA okazos de vendredo la 11-a ĝis dimanĉo la 13-a de julio 2014, en hotelo Royal Scot, 425 Quebec St., Victoria, BC W8W 1W7, Kanado.
La Loka Kongresa Komitato por la kunkongreso de usonaj kaj kanadaj esperantistoj estos gvidata de Wally du Temple (KEA) kaj Leland (Haruo) Ross (Esperanto-USA).
David B. Richardson, iama prezidanto de ELNA, verkisto (i.a. de la plej populara Esperanto-lernolibro por anglalingvanoj, Esperanto: Learning and Using the International Language, mortis la 10-an de decembro pasintjare. Jen lia nekrologo ĉe la funebra kapelo. Krom la menciita lernolibro, Daĉjo verkis ankaŭ Shamrocks on the Tanana, kiu rakontas la vivon de R. H. Geoghegan, kiu tradukis la Unuan Libron en la anglan laŭ peto de Zamenhof (tio estis ĝia dua angla versio; la unua estis stila fiasko). Li ankaŭ tradukis, plej rimarkinde version de la Rubaiyat (robajaro) de Fitzgerald/Kajjam legindan ankaŭ pro la notoj kaj ilustraĵoj.
Jen lia nekrologo ĉe la funebra kapelo.
Mi scias, ke en julio 1952 Ann E. Beatty atendis 95-an naskiĝdatrevenon (t.e., ŝi naskiĝis julie de 1857). Ĉu ŝi atingis ĝin? Kiam ŝi finfine mortis? Ĉu ŝia kopirajto pri Espero Internacia, kiu ŝajne eldoniĝis en 1924, renoviĝis post la 28-jariĝo?
Mi tute serioze demandas. Eble Lee Miller memoras, ĉu iuj respondoj troviĝis al tiuj demandoj, sed se jes, mi ne povas nun retrovi ilin.
Mi ĵus ricevis jenan mesaĝon ĉe Gmail:
Kara Samideano
Mi volas trovi tradukon de fama muzikalo Tevie laktovendisto The Fiddler on the Roof al Esperanto. Mi trovis iun similasn demandon sur E-usa blogo sed mi ne povas registri tie kaj demandi per blogo. Eble vi povas helpi al mi.
Amike Robert Kamiński
Pollando
Ĉu iu konas tian tradukon? Ankaŭ mi volus vidi ĝin.
Ne multaj estas la originalaj kristnaskaj kantoj en Esperanto. Unu el la plej malnovaj estas "Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni", verkita de Ellen Gregory.
Kelkfoje oni trovas ian tute hazardan utilecon en Esperanto. Pasintadimanĉe, mi decidis iri al ĥora festivalo ĉe Martin Luther King, Jr., Memorial Baptist Church, preĝejo en la proksima urbeto Renton. Mi kontrolis rete, per kiu aŭtobusnumero atingi ĝin, sed mi forgesis la precizan adreson de la preĝejo kaj la precizan lokon por elbusiĝi. Tamen, mi lasis al mi ekstran horon por trovi la preĝejon. Mi venis al la ĝenerala regiono de la preĝejo, elbusiĝis, kaj komencis vagi plimalpli hazarde laŭ la stratoj serĉante la preĝejon. Mi ne trovis ĝin. Mi komencis ĉagreniĝi, kiam mi ekaŭdis hupon. Mi rigardis la hupintan aŭton, kaj ekvidis geamikojn-esperantistojn Mel kaj Jody Hurd. Ili tute hazarde ekrimarkis min kaj signalis por demandi, ĉu mi bezonas ŝoforadon. Mi respondis, ke eble tio tre utilos. Ankaŭ ili ne sciis, kie estas tiu preĝejo, sed post iomete da ĉirkaŭveturado ni finfine trovis ĝin, kaj mi ĝuegis bonegan gospelan koncerton de ĥoroj el kvin preĝejoj.
Hodiaŭ mi vizitis la urbcentran bibliotekon en Seatlo. Mi decidis kontroli, ĉu oni resurbretigis la libron Ĉapaev, kiun mi redonis antaŭ kelkaj tagoj.

Seatla Publika Biblioteko havas kelkdek esperantajn librojn, plejparte situantaj sur breto en la unua etaĝo de tiu strangforma urbcentra biblioteko, la t.n. Koolhaus.
Mi opinias, ke unu el miaj plej sukcesaj versaj tradukoj estas
Eĉ cimojn mordas pli etaj cimoj,
kaj tiel plu, sen fin', sen limoj.
La angla originalo estas
E'en fleas have smaller fleas to bite 'em,
La Plenumo kaj Ĉiu nobla aspirado en mia himnoblogo.