Skip to main content

ormonto's blog

Cxu Elekta Kampanjo en Esperanto-USA respegulu elektojn en Usono?

bildo de ormonto

Danke al la novaj komunikiloj, ni verŝajne ekhavas elektokampanjon en Esperanto-USA, nome, la kandidatoj kaj iliaj subtenantoj uzas la personajn blogojn por altiri al si la voĉojn de la membraro. Bone! Mi ne planis pri tio, sed mi ne havas alian alternativon.

Kial? Ĉar la alia kandidato sugestis al la membroj-legantoj de la blogo KE ILI ŜANĜU SIAJN OPINIOJN KAJ KE ILI SENDU NOVAN BALOTILON FAVORE AL LI! Fi! Nekredeble! Mi volus respekti la alian konkuranton, sed se la "politikaj manovroj" de li kaj de la de li menciataj subtenantoj fariĝas tiel eksterordinare similaj al taktikoj de "veraj politikistoj" (en la malbona senco), mi antaŭvidas elektokampanjon tiel malbelan kaj fornaŭzigan kiel tiuj kiujn ni kutime aspektas en televido.

de ormonto

Kie estas la ligo

bildo de ormonto

Ĉu mia nova Safari misfunkcias? Mi tute ne povas trovi ligojn por la Esperantaj paĝoj ĉe tiu ĉi retejo. Mi jam plurfoje menciis, ke mi tute ne interesiĝas pri paĝoj en la angla lingvo, do bonvolu helpi al mi trovi la ĝustan vojon. Ankaŭ mi ne povas trovi ajnan ligon al UEA, kies landa organizo ni supozeble estas. Ankaŭ helpu pri tio, mi petegas.

Dankon.

de ormonto

Teknika demando

bildo de ormonto

Mi multe ŝatas la novan paĝaron de ELNA. Gratulon al la skipo kiu kunmetis ĝin. Ĉu eblas disigi la lingvojn, tiel ke en la sama paĝo ne aperu tekstoj en la angla (tro abundaj laŭ mia gusto) kaj en Eo?

Dankon!

de ormonto

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, kalketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Enketo

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes