58-a LK Loĝado
La kongreso okazos ĉe ĉi tiu hotelo:
Hyatt Regency Bethesda
One Bethesda Metro Center
7400 Wisconsin Ave
Bethesda, Maryland 20814
USA
Tel: +1 301 657 1234
Fax: +1 301 657 6453
La Hyatt estas bela, moderna, kaj oportuna kongresejo. La kosto de dormĉambroj por la kongreso estas $125 por nokto, plus 14% imposto. Por ricevi tiun prezon, menciu la Esperanto-kongreson au entajpu la kodon g-SPRA. La ĉambro inkluzivas du litojn, ambaŭ sufiĉe granda por paro. Alternative, ĉambroj kun unu reĝ-grandeca lito haveblas. Vi respondecas pri reservi vian ĉambron rekte kun la hotelo - tio ne estas farita de EUSA. Se vi deziras helpon kunigi vin kun samĉambrano, skribu al la LKK, menciante vian nomon, aĝon, kaj sekson.
Se la hotelo estas plena, aŭ vi volas klopodi trovi malpli kostan lokon, estas multaj eblecoj, sed ni rekomendas rezervi frue. Laŭ nia kontrakto de la hotelo, ni ne sugestas specifajn aliajn hotelojn, sed vi facile povos trovi eblecojn interrete, aŭ vi povas kontakti nin por helpo. Notu ke la Hyatt troviĝas rekte super la metrostacio de Bethesda, do estas tre facile vojaĝi tien de aliaj lokoj en Vaŝingtono.
Laŭ niaj esploroj, la kosto por hotel-ĉambro alirebla per publika transportado estas simila en la plejparto de la hoteloj. Se vi bezonas malpli kostan alternativon, listo de junularaj gastejoj en Vaŝingtono troviĝas ĉi tie:
http://www.trav.com/Hostels/USA/Washington%20DC
Se la kosto de loĝado en Vaŝingtono estas severa problemo, kelkaj lokaj esperantistoj volonte gastos partoprenantojn dum la kongreso. Malgranda kvanto da lokoj haveblas. Se vi bezonos tion, bonvolu skribi petleteron al la LKK ĉe esperantodc@gmail.com

![[NASK]](http://www.esperanto-usa.org/files/xemblemo.jpg.pagespeed.ic.WMqnJDD4g0.jpg)


