SerĉiEnsalutoLastaj blog-enskriboj
|
Esperanto en 2008![]() Mi lernis Esperanton kiam mi estis 13-jaraĝa knabo, antaŭ 53 jaroj. En tiuj fruaj jaroj de mia aktiveco en la Esperanta movado, mi malofte havis multan esperon pri la eventuala "fina venko" de Esperanto. Nuntempe nia vivo tute ŝanĝiĝis. Novaj, interesaj ideoj estas pli serioze ol antaŭe konsiderataj indaj je vera studado. La unuformeco de ĉio en nia socio ne plu estas tiel facile akceptebla aŭ dezirata. En la lernejo, ni eĉ kuraĝigas ke la lernejanoj lernu kiel pensi, kaj ne nur senpense balbuti faktojn kaj datojn. En la mondo de la Tut-Tera-Teksaĵo multaj ideoj havas la oportunon sin prezenti al la publiko. Bedaŭrinde, tio inkluzivas faŝismon kaj rasismon, kiujn oni renkontas foje-foje en la Reto. Tamen pli kaj pli ideoj kiel tiu de Esperanto trovos spacon en la metaversa publika placo por prezenti siajn ideojn. Kaj mi opinias ke pli kaj pli homoj kiuj en la pasinteco neniam aŭdus pri Esperanto nun estas en situacioj en kiuj estas malfacile eviti la demandon pri neŭtrala, internacia lingvo. Ĉu ni estas je la sojlo de grandaj paŝoj por la movado? Eble ne la fina venko. Sed eble la unua granda paŝo en la longa, foje eĉ malesperiga, vojo ĝis la fina venko.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||