Skip to main content

Ĵurnala Artikolo en Amherst pri Esperanto

bildo de limako

La vizito de José Antonio al Amherst allogis intereson de ĵurnalistino, kiu venis al nia tagmanĝo kaj verkis afablan artikolon pri Esperanto por nia loka ĵurnalo. Ĝi estas sufiĉe fidinda esprimo de la spirito de la kunveno kaj eble allogos novajn komencantojn al niaj semajnaj kunvenoj. La ĵurnalistino notis ke ŝia filino jam diris ke ŝi volas lerni Esperanton. Ŝi ankaŭ verkas pri Esperanto ĉe ŝia blogo.

de limako

Komentoj

Leginda

bildo de hoss

Ho, mirinde! Jen anglalingva artikolo pri Esperanto kiu estas kaj ĝusta kaj favora! Gratulon al vi kaj la verkinto.

Aparte ridigis min via eldiraĵo pri la “17-a regulo”! :-)

February 24, 2008 de hoss, 3 jaroj %count semajnoj ago

Gratulon!

bildo de Lee Miller

Bone. La artikolo estas tre pozitiva kaj indikas komprenon pri la tuta afero . . . Mi esperas ke vi iom rikoltos pro ghi en via regiono.

Lee

February 22, 2008 de Lee Miller, 3 jaroj %count semajnoj ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes