Skip to main content

Refoje pri la prepozicioj

bildo de pbrewer

Antaŭ du jaroj, mi afiŝis pri kelkaj frazoj kies prepozicio-uzo ŝajnis al mi stranga. Kelkaj homoj verkis bonegajn, klarigajn komentojn al tiu afiŝo, do mi refoje afiŝas pri tia afero.

Tiu ĉi venas de la plej nova (novembra) numero de Esperanto, en artikolo de Gabi Kosiarska:

Pri la ĉi-jara 20-jariĝo de la E-elsendoj de Radio Havano ni parolas jam de kelka tempo.

Temas pri tiu dua "de." Laŭ mia kompreno, oni uzas "de" por montri aŭ propreco aŭ fonteco--kaj "de kelka tempo" ne ŝajnas iu el ili.

La signifo, se mi komprenas, estas "dum iom da tempo" aŭ eble "ekde iu tempo." Sed, uzi "de" kun kvanto de tempo, anstataŭ punkto en tempo, ŝajnas stranga al mi. Fakte, tamen, oni ofte uzas "de kelka tempo." Google trovas 2450 uzojn (triono el ili "jam de kelka tempo").

de pbrewer

Komentoj

Multsignifa, eble trosignifa “de”

bildo de hoss

Interesa rimarko. Efektive, tiun ĉi uzon klarigas PMEG. Laŭ mia kompreno, temas pri signifo simila al “ekde la komenciĝo de la tempodaŭro (kaj dume)”.

November 14, 2008 de hoss, 3 jaroj %count semajnoj ago

Dankon!

bildo de pbrewer

Dankon por la ligo al la ĝusta paĝo de la PMEG!

November 14, 2008 de pbrewer, 3 jaroj %count semajnoj ago

trosignifa "de" ja

bildo de russ

Certe tia uzo de "de" validas. De longe mi rimarkas ke "de" havas (tro) multajn signifojn. Nur konsideru la jenan frazon:
"Mi prenis libron de Zamenhof de mia amiko de mia breto."

November 14, 2008 de russ, 3 jaroj %count semajnoj ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes