Skip to main content

Iu tradukis min en la turkan!

bildo de pbrewer

Ŝajne, iu tradukis mian artikolon The line between Frugal and Crazy en la turkan:

http://www.tutumluol.com/tutumlu-ile-cimri-arasindaki-ince-cizgi/

Mi esperas, ke la traduko estas bona. Laŭ la Google tradukilo, en la turka mi estas preskaŭ ne komprenebla:

Nature of diseased condition that does not bring happiness. At this point the question must be asked is: Does it make you happy to make thrifty behavior? In this way, make you happy is to live a frugal man, you are normal and others that it does not matter what you think. For example, to use bicycles for transportation or walk to me very happy.

(Fakte, mi tre ĝojas, ke iu ŝatis mian verkon sufiĉe por fari tiom laboron!)

de pbrewer

Komentoj

Kiel vi trovis tiun?

bildo de formiko

Kiel ili trovis vin?

Formikoj en miaj pantolonoj

February 12, 2009 de formiko, 2 jaroj %count semajnoj ago

Per Site Meter

bildo de pbrewer

La retejo Wise Bread uzas la ilon Site Meter, kiu montras al ni la fontojn ("refering pages") de alvenoj al niaj paĝoj. Do, kiam iu alvenis al wisebread.com per klako sur ligo, ni povas vidi ligon malantaŭen al la paĝo tiu surklakis.

February 12, 2009 de pbrewer, 2 jaroj %count semajnoj ago

pantalono, pantalonoj

bildo de russ

Aliteme: Mi ekde longe volis demandi vin, ĉu vi efektive portas pli ol unu pantalonon? :)

February 12, 2009 de russ, 2 jaroj %count semajnoj ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes