Skip to main content

Ne plu klaku.net

bildo de pbrewer

Mi ĵus notis, ke klaku.net ne plu estas.

Mi uzis la ilon de tempo al tempo, kaj por informi la esperantistaron pri gravaj aŭ interesaj paĝoj kaj por trovi tiajn paĝojn. Ĝis nun--ĝis la fino, fakte--ĝi neniam fariĝis (por mi) grava ilo, sed ĝi havis tian eblecon, tial ĝia finiĝo estas perdo al nia komunumo.

Kio frapas min, tamen, estas ilia maldolĉa adiaŭa mesaĝo. Ili diras:

Ni daŭre ne komprenas kial la esperantistoj ne rimarkis la gravecon de KLAKU.net por la esperanta blogaro, sed ni ne povas fari plu, la komunumo agas libere.

Oni tro ofte trovas tiun pensmanieron en Esperantujo: Vi ne sufiĉe alte taksas mian laboron, do mi ĉesos miajn penojn kaj iros hejmen.

La sukcesoj en la esperanta mondo venas kiam homoj ne pensas tiel--kiam ili laboros pro kialoj internaj kaj daŭras sen zorgo pri kiel alte la esperanta blogaro taskas ties gravecon.

Do, la fino de klaku.net estas domaĝo, sed eble ne domaĝego.

de pbrewer

Komentoj

Klaku.net denove funkcias

bildo de bugo

Dankon al Dmitrij (Dima) Ŝevĉenko, kiu nun administras gxin.

February 18, 2009 de bugo, 2 jaroj %count semajnoj ago

Diskuto ĉe LF

bildo de limako

Estas artikolo kaj diskutu ĉe Libera Folio. Leginda, sed ne tiom trafa kiom via artikolo. :-)

--
Steven BREWER

February 13, 2009 de limako, 2 jaroj %count semajnoj ago

Kion mi ne komprenas estas

bildo de kvarko

Kion mi ne komprenas estas kial necesas novan retejon por tio. Jam ekzistas pluraj retejoj por kundividi paĝojn; ĉu ne eblas uzi tiujn? (Eble tiel, krome, ne-Esperantistoj vidos la Esperanto-komunumon.) Ĉu nur pro tio ke la ekzistantaj retejoj ne prezentas sin en Esperanto?

February 12, 2009 de kvarko, 2 jaroj %count semajnoj ago

Unua demando

bildo de pbrewer

Pri via dua demando (esperanta sinprezento) mi ne scias.

Sed, pri al unua: Nova artikolo, interesega al esperantistoj, neniam levus sufiĉe alta, ke iu vidus ĝin, sur retejo kiel Digg. Eĉ se 10 aŭ 15 esperantistoj (iel) trovis ĝin kaj klakis, ĝi tamen restus inter la multmultaj aliaj artikoloj vidintaj nur de parencoj kaj amikoj de la verkisto.

February 12, 2009 de pbrewer, 2 jaroj %count semajnoj ago

Mi ne uzas tiajn retejon do

bildo de kvarko

Mi ne uzas tiajn retejon do mi ne scias. Sed ... se ne eblas filtri laŭ iu komunumo ... tio ŝajnas al mi esti granda manko. Eĉ en la angla, mi ne volus vidi la plej ŝatataj paĝoj de ĉiuj en la mondo. Mi volas la eblon vidi tiujn de miaj amikoj, kaj la eblon vidi tiujn de la komunumo de uzantoj de la komputillingvo Haskell, kaj tiel plu. Se la nuna retejoj ne permesas tion, ŝajnas al mi grave starigi retejon kiu ja faras tion, ĝenerale, ol nur por Esperantistoj. Nu, eĉ inter Esperantistoj, eble mi volas vidi la plej popularajn paĝoj nur de iu parto de la komunumo...

Sed dankon pro la respondo! Mi nun pli bone komprenas!

February 13, 2009 de kvarko, 2 jaroj %count semajnoj ago

Mi konsentas...

bildo de russ

"La sukcesoj en la esperanta mondo venas kiam homoj ne pensas tiel" - prave... se Zamenhof estus pensinta tiel, li rezignus pri Esperanto post jaro aŭ du, kiam la mondo ne entuziasme akceptis tiun novan lingvon, kaj Esperanto mem ne plu ekzistus hodiaŭ.

February 12, 2009 de russ, 2 jaroj %count semajnoj ago

Ankaŭ Amikumu

bildo de NJ_Esperantist

Ŝajne ke la Amikumu.com projekto mortis.

Dave
--
Ĉu Vi bezonas cxemizon en Esperanto?
http://esprimoj.tripod.com

February 12, 2009 de NJ_Esperantist, 2 jaroj %count semajnoj ago

Kia trista!

bildo de formiko

Kial foriris la TTT-ejo, ke mi ofte vizitis ?
Ĉu E-o perdas ĝian logon? :(

Formikoj en miaj pantolonoj

February 14, 2009 de formiko, 2 jaroj %count semajnoj ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes