Skip to main content

Oni ŝtelis mian ideon! (preskaŭ)

bildo de pbrewer

Antaŭ multaj jaroj (kiam mia frato redaktis la ĵurnalon de nenecesaj lingvoj Vortpunoj), mi ekpensis ideon por eta ŝerco. La ideo estis, ke mi verkus artikolon kiel tiuj, kiuj proponas "plibonigojn" al Esperato. Ĝi eble komencus, "Kiel neniuj dubas, se Esperanto nur estus sufiĉe plibonigita, ĉiuj tuj eklernus ĝin kaj uzus ĝin kiel dua lingvo por ĉiuj."

Mia mok-ideo por plibonigon estis, ke ni klopodas atingi la radikojn de nia lingvo: Ni faru, ke la gramatiko kaj vortprovizo pliproksimiĝas tiun de la antikvaj, klasikaj lingvoj.

Ni nomus la lingvon "Proto-Indo Esperanto."

Dum iom da tempo, mi ŝercis sufiĉan informon pri Proto-Indo-European por krei skizon de tia lingvo. Kiam mi fine trovis tion, mi ankaŭ trovis, ke la tasko de kreo de eĉ skizo estis tro granda por nur ŝerco. Do mi neniam faris.

Sed, hodiaŭ, mi trovis preskaŭ la saman aferon! Jen Moderna Indo-European! Oni provas (re-)krei gramatikon kaj vortprovison de "Indo-European"--kaj aldoni vortojn por nuntempa uzo.

Mia ŝerco neniam estus tiel amuza! Bis!

de pbrewer

Komentoj

Naja, la afero estas amuza

bildo de Allan Fineberg

Naja, la afero estas amuza kaj tre interesa.
Vi certe vekos intereson pri la afero en nia rondo. ^_^

March 17, 2009 de Allan Fineberg, 2 jaroj %count semajnoj ago

Pra-esperanto

bildo de Lee Miller

Ne tiom praa kiel la hind-europa, Kalocsay en la klasika libro "Lingvo Stilo Formo" verkis chapitron pri "La Mezepoka Esperanto." Tre amuza afero, el la mano de kutime tre serioza verkisto.

Jen kelkaj vortoj el la mezepoka lingvo:

"Widats wui, confratruj, quio nui estams? Ya pulvu kaj cindru estams. En quiomt graceu principe Diu creays nuialn praun Adamun kaj donnays ad llui paradisun quiele domun. Kaj ell omn fructuy trovibiluy en paradisu dirays al llui wiwir. Solel inter-dirays al llui unes arbores fructun. Sed Llui dirays al llui, pro quio llui ne mandduz. Ya, quiudie tui manddors ell fructu, tui mortors mortes mortun."

Lee

March 17, 2009 de Lee Miller, 2 jaroj %count semajnoj ago

Jen alia "pra-Esperanto"

bildo de Tim Westover

http://en.wikipedia.org/wiki/Arcaicam_Esperantom

Sed haltu: cuyam Lumom traradiat
Ityun Phenestron? Yemen orientom,
Ed Julieta estat memes Sunom!

---
Tim Westover
Vice President, Esperanto-USA
timwestover (che) yahoo (punkto) com

March 17, 2009 de Tim Westover, 2 jaroj %count semajnoj ago

Oh my.

bildo de Darsi Ross

I lol'ed, so much. Speaking of which, there are a few Esperantists who use "keke" as an Esperanto "lol" in the IRC chats. Interesting.

March 17, 2009 de Darsi Ross, 2 jaroj %count semajnoj ago

Yay, I'm getting better

bildo de global_gizzy

I think I actually understood about 20 words in your whole post, just on sight. I think I'm getting better.

************
This is a signature.
Jen estas subskribo.

I'm a beginner.
Mi estas komencanto.

March 16, 2009 de global_gizzy, 2 jaroj %count semajnoj ago

Protolingvoj estas JA ŝercoj

bildo de formiko

Ne estas indico por protolingvj. Nul! Do, ili baze estas artefaritaj lingvoj!
(pli ol Esperanto)
Iu lingvisto simple ludis kun vortoj, ke ŝajnis praan.Nun li estas mondfama!
Mi bedaŭras,ke ĝi ne estis vi.

Formikoj en miaj pantolonoj

March 15, 2009 de formiko, 2 jaroj %count semajnoj ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes