Skip to main content

Re-aliĝon al E-USA kaj UEA

bildo de limako

Mi sukcesis re-aliĝi al Esperanto-USA kaj UEA ĉifoje antaŭ la fino de la jaro. Mi ricevis hodiaŭ rememorigan mesaĝon de UEA pri realiĝo kiu enhavis ligilon al nova faldfolio pri tio, kion UEA faras por Esperanto.

Mi foje plendas ke Esperanto-USA ne faras sufiĉe por antaŭenigi Esperanton. Precipe, mi plendas ke Esperanto-USA estas "serva" organizaĵo kaj emas respondi. Mi kredas ke ni devas memstare agi por Esperanto, se ni volas kreski kaj sukcesi kiel organizaĵo.

Samtempe, kiam mi verkis la enketon ĉisemajne, mi devis agnoski ke Esperanto-UEA fakte multon faras. La servoj kiujn ni ofertas estas gravaj kaj la fakto ke la organizaĵo ofertas ilin donas iom da certeco ke ili daŭros -- unu el la plej gravaj problemoj pri la nuna kapablo de individuoj provizi servon pere de la reto estas ke, kiam tiu ne plu volas aŭ povas fari, la servo ofte malaperas.

Do, mi vokas ke ĉiuj subtenu sian landan asocion: aliĝu! Ankaŭ indas aliĝi al UEA. Ni bezonas internacian organizaĵon. Same kiel E-USA, UEA ankaŭ tro emas nur provizi servojn kaj respondi, sed pli kaj pli mi vidas kuraĝigajn indikojn ke oni rekonas la neceson agi.

de limako
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes