Skip to main content

Skrablo

bildo de Ailanto

Venas la naskiĝotago de mia plej juna filo. Por li mi konstruis ludon "Skrablo", bazita sur anglalingvaj tabulo kaj tegoletaro. Por adapti la tegoletojn mi uzas bildetojn de boardgamegeek.com, fiksite per duflanka glubendo. Por fari la regularon mi kopiis kaj iom reformatigis tiun de skrablo.ikso.net kaj presis librete. (Dankon al limako pro la ideo! Fotoj troviĝas ĉe ipernity.)

de Ailanto

Komentoj

Ĝuu!

bildo de limako

Mi ĝojas ke mi povis doni al vi denove la ideon. Mi estis forgesinta pri la belaj tegoloj kiujn Hoss desegnis. Tio simple montras kiom ofte oni devas aŭdi ideon antaŭ ol oni vere agas por plenumi ĝin.

April 9, 2010 de limako, 1 jaro %count semajnoj ago

Haveblas ankaŭ glumarkoj por skrablo-tabulo

bildo de hoss

Ne forgesu pri la glumarkoj ĉe nia propra retejo, ĉi tie: http://esperanto-usa.org/en/node/884

April 8, 2010 de hoss, 1 jaro %count semajnoj ago

Skrablotabulo

bildo de Ailanto

Dankon! Mi kredis ke mi vidis tabulon ie!!!

April 25, 2010 de Ailanto, 1 jaro %count semajnoj ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes