Ĝis nun, sufiĉe bone.
Kio estas la plej bona traduko de "So far, so good."? - responde al la demando "How has your day been so far?" Mi konjektas, ke "Ĝis nun, sufiĉe bone." estas la plej bona traduko. - Nu, ĉu iu havas pli bonan sugeston?
Afable,
Mike Jones
Fort Worth Texas
Tuesday, 17.Jul.2012

![[NASK]](http://www.esperanto-usa.org/files/xemblemo.jpg.pagespeed.ic.WMqnJDD4g0.jpg)



Komentoj
sufiĉe bone
Mi ne vere vidas sencon laŭvorte traduki ĉiun individuan vorton de tiaj ĉiutagaj formuloj kaj afablaĵoj, anstataŭ diri ekvivalentan ĉiutagan esprimon en la cellingvo. Mi dirus simple "Sufiĉe bone".
July 23, 2012 de russ, %count semajnoj 1 tago ago
Ne vidi sencon estas oftaĵo
Ne vidi sencon estas oftaĵo ĉe vi.
July 23, 2012 de Mike Jones, %count semajnoj 1 tago ago
"So far, so good"
Nu, "ĝis nun, sufiĉe bone" estas pli-malpli laŭvorta (eĉ taŭgus "ĝis nun, bone"). Sed mankas la ritmo de la angla esprimo. Sed estas ja malfacile elpensi ion en Esperanto kio simile ritmas.
Kio pri: "Ĝis nun, oportun'"? Aŭ "Ĝisnune, oportune"? "La tago progresas, kaj mi sukcesas"? "Senprobleme, senblasfeme"?
LM
July 21, 2012 de Lee Miller, %count semajnoj %count tagoj ago
Plej konvene, laŭ mia opinio,
Plej konvene, laŭ mia opinio, estas via "Ĝisnune, oportune." Ĝi eĉ finiĝas per eta indiko de ironia repliko "vi, ne", ĉar "tu" estas vaste rekonata vorto por "vi". Do, kun tio, la esprimo rememorigas pri la diraĵo, "Ne sufiĉas, ke mi sukcesu. Vi devas malsukcesi."
Do, multan dankon pro la sugesto!
Mike Jones
sabaton, la 21-an de julio, 2012
Fort Worth Texas
July 21, 2012 de Mike Jones, %count semajnoj %count tagoj ago