Kvaronjaraj raportoj de la estaranoj, 2006, dua kvaronjaro
Anna BENNETT
Dum la dua kvaronjaro de 2006 mi...
- Preparis financajn raportojn de la Investa Komitato por la kvara fiska kvaronjaro kaj por
la tuta fiska jaro; sendis ilin al la komitatestro Gary Grady kaj al la kasisto Vilĉjo
Harris por iliaj raportoj. - Kontrolis por kasisto Vilĉjo Harris la financajn raportojn de ELNA por la kvara
kvaronjaro kaj la fino de la fiska jaro 2005/2006. - Partoprenis la diskutojn kaj voĉdonadon de la estraro.
Persone:
- Partoprenis preskaŭ-ĉiusemajnajn renkontiĝojn loke; helpis je la lernado de Esperanto
al tiuj, kiuj estas komencantoj kaj bonvenis novan Esperantiston al nia grupo (komencanto
kaj nova al Boise). - Gvidis du-horan "Introduction to Esperanto" kiel parto de loka "Community Education" en
mia urbo.
Robert L. Read
En la dua kvaronjaro de 2006, mi:
- retpoŝtis ĉiun teksasan elna-anon kiujn mi ne konis rekte por la Lokaj Grupoj Komitato,
- preparis gastigi "RETSLAMO-1", kaj penis (ne tre sukcese) propagandi ĝin,
- programis la retan alliĝilon por la LK 2006,
- al-angligis e-an teskston de la "Interkulturo Karavano",
- verkis kelkaj artikioletojn por la nova retpaĝaro,
- kun Ĵenja AMIS, enretigis malfreŝajn ediciojn de E-USA,
- kreis retpaĝan trabaron por informo pri la LK 2006,
- verkis, kun William PATTERSON kaj Steven BREWER, artikolo pri "Project Gutenberg" kaj submetis ĝin al "Revuo Esperanto".
- helpis Andrew Sly akiri permeson enretigi la tradukojn de la teatraĵoj de Henrik Ibsen far Odd Tangerud.
Persone, mi:
- partoprenis mian lokan klubon.
- diskutis aferon, plejparte rilata al la reto kaj la nova retpaĝaro, kun multaj.
- ensendis poemon al E-USA.
- preskaŭ finigis malnetan version de e-a infanlibro.
Steven Brewer
Kiel vic-prezidanto mi:
- kontaktis esperantistoj en Vermont, Wisconsin, kaj Rhode Island por ELNA por serĉi nekonantajn lokajn grupon en ŝtatoj sengrupaj.
- kreis Esperanto Tago projekton por blogistoj
- membriĝis je la renovigita elna-informada komitato
- resumis la respondojn al demandaro pri lokaj grupoj
- preparis kaj ofertis tre prelegojn je la brazila Landa Kongreso de Esperanto
- ofertis prelegon ĉe la usona Landa Kongreso
- fariĝis estro de la 2006-2007 kandidatiga komitato
- konsentis organizi mezjaran estraran kunsidon
Kaj mi daŭre:
- traktis la Esperanto-USA retpgaĝaro (ĝisdatigis softvaron, ktp)
- organizis lokan Esperanto-grupon
- deĵoras kiel prezidanto de ESNE
de Robert L. Read

![[NASK]](http://www.esperanto-usa.org/files/xemblemo.jpg.pagespeed.ic.WMqnJDD4g0.jpg)


