SerĉiEnsalutoLastaj blog-enskriboj
|
E° D° E°: ĉu kontraŭ-usona?![]() Ulrich Matthias, verkisto kaj aktiva Esperantisto, antaŭ iom da monatoj diris pri la partio EDE (Eŭropo – Demokratio – Esperanto), kaj ĝiaj klopodoj kandidati en Eŭropaj Parlamentaj balotadoj de 2009: Necesas decidi, ĉu ni tre malferme aŭ nur malrekte kontraŭu usonan hegemonion. La Esperanto movado estas supozinde neŭtrala politike kaj alie. Nun kiel politiko oni nomas landon laŭ ili kontraŭindan, kaj la demando eĉ ne estas, ĉu kontraŭi, sed kiamaniere kontraŭi. Povas esti ke oni de ekstere rigardos "kontraŭi usonan hegemonion" kiel celo de la movado. Kian progreson ni povus fari se tio ĉi estus ĝenerale kredata? Mi notu, ke la alineo en kiu aperas la elĉerpaĵo arguentas ke la programo de EDE estu "meza vojo." Ĉu ĉi tia kontraŭema sinteno estas vasta inter la esperantistaro laŭ via sperto? Ĉu EDE meritas la bonvolon de usonanoj se ĉi tio estas la politiko de la organizaĵo? Ĉu la Esperanto-movado iamaniere meritas subtenon en Usono (aĉeto de libroj, ĉeesto de kongresoj), se ĉi tia politiko estas la programo de ties plimulto? Aŭ ĉu ni, esperantoparolantoj kiuj vere kredas ke Usono estas bona lando (kvankam ne perfekta), devu kaŝi nian amon por nia lando kiel antaŭkondiĉo de "paco" laŭsupoze interna al la lingvo?
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Kia neuxtraleco? Kia paco?
La Esperanto movado estas supozinde neŭtrala politike kaj alie.
Cxu?
Ja UEA estas (pli-malpli lauxeble) politike neuxtrala, sed cxu la movado? Laux mi ne. Laux mi ecx ne supozinde, nek alstrebinde. Mi ne vidas ke Esperanto iam estis aux dum niaj vivodauxroj versxajne estos fenomeno politike neuxtrala.
Tamen, sagaca emo ne favori iun nacion super alia, sed favori la helpadon de cxiuj, ecx tiuj kiuj eventuale estas laux nia opinio inferecaj, maljustaj, malpravaj, cxio tia - tia neuxtraleco laux mi delonge apartenas kaj apartenu al nia movado.
Nun kiel politiko oni nomas landon laŭ ili kontraŭindan
En la koncerna teksto de s-ro Matthias, absolute neniu faras tion - (kiel jam tuj kaj trafe rimarkigis Hoss kaj Russ).
Povas esti ke oni de ekstere rigardos "kontraŭi usonan hegemonion" kiel celo de la movado.
"Oni"? Apenaux povas esti ke rimarkinde multaj miskomprenus tiel. Tro magra estas la tuto de la evidento por tiu ideo pri la celoj de la movado.
Ĉu ĉi tia kontraŭema [al Usono mem, ni do diru, ne nur al usona hegemonio] sinteno estas vasta inter la esperantistaro laŭ via sperto?
Mi trovas gxin nemalofte, sed mi ne vidas ke kontraux-usonismo nombras en Esperantujo proporcie tiel multajn ismanojn kiel ekster Esperantujo.
Ĉu EDE meritas la bonvolon de usonanoj se ĉi tio estas la politiko de la organizaĵo? Ĉu la Esperanto-movado iamaniere meritas subtenon en Usono (aĉeto de libroj, ĉeesto de kongresoj), se ĉi tia politiko estas la programo de ties plimulto?
Se ilia politiko inkluzivos "kontraŭi usonan hegemonion"? Certe. Ankaux mi kontrauxas gxin kaj klopodas malfari gxin. Kaj pli grave, mi apenaux scias kiel usona hegemonio ecx povas ne malhelpadi al la enkonduko de mondo kie regas la idealoj gxenerale karaj al la koroj de Esperantistoj gxenerale, krom se Usono rapide estigxos lando multe pli sagxa. Tiu eventualajxo placxegus al mi, sed mi ankoraux malvolus hegemonion kaj esperus gxian forfalon.
Aŭ ĉu ni, esperantoparolantoj kiuj vere kredas ke Usono estas bona lando (kvankam ne perfekta), devu kaŝi nian amon por nia lando kiel antaŭkondiĉo de "paco" laŭsupoze interna al la lingvo?
S-ro Matthias ne petis nin kasxi nian amon por nia lando, sed versxajne petus nin ne simple kasxi sed lerni perdi cxian eventualan amon al gxia stato de hegemonio. Kaj por vi kiel por cxiu el ni, tio ja estas antauxkondicxo de cxiu ververa paco en via mondo, inkluzive de via interna paco.
Ĉu landamo kaj kontraŭhegemoniemo estas reciproke ekskluzivaj?
Nu, laŭ multaj usonanoj, la respondo ŝajne estas "jes ja." Parolante kiel usonano kiu amas sian hejmlandon, mi volas ĉiam plibonigi ĝin. Sed por mi, tiu celo sekvigas nepran kontraŭstaron de ia hegemonio, eĉ usona.
Bonvole notu, ke Matthias diris kontraŭu usonan hegemonion, ne kontraŭu Usonon. Ekzistas nuanca, sed esenca diferenco inter tiuj du frazeroj.
Ĝuste.
Ĝuste. Ankaŭ mi estas usonano kiu kontraŭas usonan hegemonion. Tio tute ne signifas ke mi kontraŭas Usonon aŭ malŝatas Usonon. Opono al usona hegemonio estas respekto al la resto de la mondo. Neniu lando, ĉu Usono ĉu alia, devas regi la mondon kontraŭ la volo de la regataj aliaj.
Sed kial mencii Usonon?
Bone estus diri, ke oni deziras mondon en kiu la rajtoj estas protektataj, libereco estas garantiita, kie ekzistas ekonomia oportuno por ĉiuj, kie ĉies sano estas zorgata, ktp.
Malbone estas diri, ke nia celo estas la faligo aŭ malfortigo de unu lando al alia, eĉ "nur iomete". Kvankam Ulrich ne multe klarigis pri tia proponata politiko, oni ne diras, kio pri Usono estas maldezirinda (krom ĝia forto) - ili simple supozas ke ĉio pri Usono estas malbona, tial do oni subtenu tion, kio difektas Usonon.
Post ĉio, se EDE elektus kiel politikon "kontraŭi usonan hegemonion" oni povus facile ligi Esperanton kun kontraŭ-usonismo, kaj oni riskus difekti ankaŭ la neŭtralecon longe kaj pene apogata de niaj antaŭuloj dum jardekoj. Kompreniĝo inter homoj estas la firma bazo kaj vera celo de Esperanto; vadante en politikon oni starigas nur barojn.
Mi ne trovas tie ion malamikan.
Sed kial mencii Usonon?
Supozeble cxefe cxar neniu alia nacio aux naciaro havas hegemonion iel ajn kompareblan al la nuna usona hegemonio s-ro Matthias specife menciis usonan hegemonion kiel kontrauxendan.
Malbone estas diri, ke nia celo estas la faligo aŭ malfortigo de unu lando al alia, eĉ "nur iomete".
Konsentite. Kaj li proponis tie neniun celon tian.
oni ne diras, kio pri Usono estas maldezirinda (krom ĝia forto)
Mi ne scias kial vi glitigis s-ron Matthias al "oni". En la teksto li ja sugestas unu aferon pri Usono, kaj nur unu, kiel maldezirindan: gxian hegemonion. Ne gxian forton. Ni ne konfuzu hegemonion kaj forton. Deziro forigi ies hegemonion ne estas ekvivalento al deziro ke tiu estigxu malpli forta. Mi ne multe favoras la koncepton "hegemonio" nek trovas gxin tre utila, sed akceptas gxin por la jena diskuto - kaj dezirante ke ni usonanoj perdu nian hegemonion kaj nian emon al gxi, mi vidas tiun transformigxon kiel plifortigxon por Usono, ne kiel malplifortigxon. Eble s-ro Matthias ecx pensas simile. Mi rekomendas demandi al li, almenaux se lia sinteno cxagrenas aux zorgigas vin kaj vi preferus necxagrenon kaj nezorgon.
ili simple supozas ke ĉio pri Usono estas malbona, tial do oni subtenu tion, kio difektas Usonon.
Kaj mi ne scias kiun jam vi glitigis al "ili", kaj mi devas demandi, cxu ankoraux temas pri efektivuloj? Kaj se efektivuloj, do kiuj? Cxar la teksto de s-ro Matthias diras nenion ecx svage parencan al tio.
se EDE elektus kiel politikon "kontraŭi usonan hegemonion" oni povus facile ligi Esperanton kun kontraŭ-usonismo
Ne facile, krom inter auxskultantoj akre suferantaj paranojon.
Kompreniĝo inter homoj estas la firma bazo kaj vera celo de Esperanto; vadante en politikon oni starigas nur barojn.
Bedauxrigas min asertoj pri "celo de Esperanto", ecx aserto metafora; pri tio (ne pri cxio!) mi preskaux cxiam preferas kaj trovas pli utila literalan veron, ekzemple aserton pri celo firme kaj delonge ligita kun Esperanto. Ne Esperanto celas. Same ne celas ekzemple la angla. Mi malrekomendas tiujn metaforojn nur cxar ili tiel ofte terure forte ligigxas al bizara mispensado, kiel vi jam rimarkis, mi suspektas.
Mi ne povas konsenti ke politiko sukcesas nur starigi (aux plifortikigi) barojn. Per politiko eblas ankaux fari la malon. Se tie mi miskomprenas vin, bv. pardoni.
Ĉar nur Usono senhonte celas (kaj ja havas) hegemonion.
Mi konsentas kun vi, KriZe, ke estus pli bone se Matthias ne riskus krei miskomprenon pri Esperanto inter usonanoj. Laŭ almenau mi, li devus forigi de tiu dokumento specifan mencion de Usono.
Aliflanke... mi ne povas facile riproĉi tiun, kiu diras al mi la nudan veron. Usona hegemonio ne estas nur ideo. Usona hegemonio estas la efektivaĵo. Kaj pri sia celo konservi tiun hegemonion, aŭtoroj de la usona politiko argumentas kaj malkaŝe kaj senhonte.
Jam en 1992, la usona defendministerio eldonis la tielnomatan (kaj tiam pridisputatan) “doktrinon de Wolfowitz” kiu konsilis, ke Usono malpermesu la aperon de iuj ajn konkurontoj. Tiun doktrinon konfirmis la pli nova “doktrino de Bush,” kiu asertas ankaŭ la rajton fari “preventan militon” kontraŭ iu ajn konkuronto (eĉ imaga), sen respekto al la internacia juro. Tio ja estas hegemonio.
Kies hegemonio?
Mi konsentas al cxio tio krom la aserto ke "nur Usono senhonte celas [...] hegemonion." Pri tio helpus evidento. Sed mi ne sukcesas imagi, kia evidento suficxus por forte subteni gxin.
Kompreneble mi konsentas ke neniu celas kaj planas hegemonion tiel senkasxe kaj lauxte kiel Usono, aux pli gxuste, kiel granda parto de la usonanoj nome de Usono aux nome de io rilata.
Klarigo
Por klarigi, Loren, mi diru ke (1) hegemonion celas la usona registaro per siaj oficialaj dokumentoj, kaj (2) laŭ mia scio, neniu alia registaro malkaŝe celas tion.
La unuan pretendon demonstras la jam cititaj doktrinoj.
La dua estas disputebla, kaj kompreneble oni ja rajtus racie supozi, ke hegemonion celas ankaŭ multaj aliaj registaroj — aparte tiuj de Rusio, Nord-Koreio, kaj aliaj duon- aŭ ne-demokratiaj ŝtatoj. Sed ĉu tiuj registaroj asertas tian celon publike, kiel la usonanoj? Tion mi dubas, sed eble mi eraras!
aligxo do
Do via "senhonte" signifis ne "are sentante preskaux neniun honton" sed "are montrante preskaux neniun honton". Tute en ordo.
Kaj laux tiu senco mi facile konsentas ke inter registaroj "nur Usono senhonte celas [...] hegemonion" suficxe mondskalan.