Skip to main content

Glumarkoj por Skrablo-amantoj

bildo de hoss

Jam senpage haveblas bonega TTT-skrablejo fare de Argilo — brila otavano Clayton Smith. Sed kion fari se oni dezirus skrablumi malvirtuale?

Kelkfoje mi vidis, ke skrablo-maniuloj ĉizis aŭ brulmarkis proprajn tegoletojn por uzo kun anglalingva tabulo. Kiom da laboro!

Estante postulema maldiligentulo, tia solvo neniam tute plaĉis al mi. Do mi desegnis simplajn glumarkojn por glui sur ambaŭ tegoletojn kaj tabulon. Jen la produkto — du PDF-dosieroj:

Printu sur glumarkojn (ekzemple no. 6875 de Avery), eltondu kaj gluu sur kartonon — au eĉ sur anglalingvan ludilaron.

La dosieroj elŝuteblas laŭ la Atribuo-Nekomerca Permesilo de Krea Komunaĵo, do ĉiu rajtas senpage kopii, transdoni, kaj ŝanĝi ilin. Multan dankon al David Lynn de Lynnart pro lia senpage havebla bildo de ligno-teksturo, kiun mi uzis en ambaŭ dosieroj.

de hoss

Komentoj

Belega laboro! Dankon! Mi

bildo de AMIKEMA

Belega laboro! Dankon!
Mi nur scivolas kial vi uzis du malsamajn litertipojn (?) por la tegoletoj, Arial kaj Comic Sans.

Mar * www.GrupoAmikema.org

June 14, 2007 de AMIKEMA, 4 jaroj %count semajnoj ago

Ĉu vere?

bildo de hoss

Saluton kara Mar!

Efektive, mi forgesas: kie mi uzis la tiparon Arial? Ĉu en la ciferoj? Se vi preferus vidi la tiparon Comic Sans ĉie, mi feliĉe ŝanĝos la dosieron.

June 14, 2007 de hoss, 4 jaroj %count semajnoj ago

Bonege!

bildo de Ailanto

Dankon! Baldaŭ mia familio ludos!

June 14, 2007 de Ailanto, 4 jaroj %count semajnoj ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes