Skip to main content

Ĉe la Landa Kongreso

bildo de limako

Post du-taga restado en Santee, Kalifornujo, mi alvenas ĉe la Landa Kongreso en Tijuana, Meksikio. Estas proksimume cent homoj, plejparte el Usono, tamen ankaŭ el diversaj mondregionoj: Germanio, Argentino, Kanado, kaj, kompreneble, Meksikio. Ĉe la solena malfermiĝo prelegis Duncan Charters pri la defioj de interkultura kompreniĝo kaj la rolo kiun povas ludi Esperanto.

La hotelo estas luksa kaj bela, kun helpemaj kaj zorgemaj dungitoj. Ĉio estas tre bona kaj la etoso estas afabla kaj amikema. Mi devas alte taksi la laboron de Mar Cardenas kiu multon faris por organizi kaj aranĝi ĉion.

La plej amuza afero kiu okazis estis kiam mi transiris la landlimon. Mi estis en aŭtobuso kun tridek samideanoj. Ni atendis kelkajn minutojn kaj tiam policisto envenis, indikis min per fingro kaj diris "Venu!" Mi venis, iom timeme ĉar mi ne povis imagi kion oni volis per mi. Li indikis stangon kiu havis signal-lampojn sur ĝi kaj ordonis ke mi premu butonon -- ĝi similis al butono kion oni havas ĉe stratangulo por peti transiri la straton. Mi premis kaj la verda lampo ekbrilis. Montriĝis ke tio signifis ke oni ne devis zorge kontroli niajn pasportojn aŭ valizojn kaj ni povis pluiri tuj. Ĉiuj aplaŭdis pro mia kapablo produkti la ĝustan rezulton ĉe la hazarda-numero-produktilo.

de limako

Nord-Amerika Somera Kursaro (26 jun - 5 jul)

Landa Kongreso * Jul 5 - 8 * US Annual Congress

English follows ->
EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, Usono. 2013 julio 5 - 8.

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be at William Peace University, in Raleigh, North Carolina, USA. 5 - 8 July, 2013.

Enketo

Which NASK is best for you?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes