SerĉiEnsalutoLastaj blog-enskriboj
|
Waste of space e-o kaj anglaMi tre bedauxras ke mi malsxparis la spacon kaj tempon de la esperantistoj. Kiel tedega estas mia "artikolo", kiun mi jxus legis en E-USA. Dum NASK, mi certe skribis pli interesajn *hejmtaskojn*. I don't know which is more pathetic; that I wrote it, or that E-USA was desperate enough to print it. In an issue with such a great article honoring Don, I feel like my "contribution" really ruined the tone. It would have been far better to use that space to expand on nearly anything or anyone else. Sorry, everybody. This is NOT what I would have wanted, believe me. Mi ne sciis, ke, kiam gxi estas publikigita, gxi malsxparis preskaux unu pagxon. Cxu vere neniu skribis suficxajn aliajn artikolojn pli bonajn ol mian por publikigi? Cxu la redaktoro ne povis trancxi, almenaux, la anglan? Kaj kial ili publikigis la grandan fotajxon apud la artikolo? Cxu vere necesas?
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Tute ne
Malŝparo da spaco? Tute ne!
Ni dankas vin, ke vi havas sufiĉan intereson, ne nur por legi, ne nur por fakte esti Esperantisto, ne nur por partopreni ĉe NASK, sed por eĉ kontribui al nia bulteno.
Mi petas al vi, kaj al ĉiu Esperantisto: Neniu pensu ke viaj verkoj estas malŝparaĵo!!
Imagu, kiel bone estus la movadu, se ni havus cent membrojn plu kiel vi! Vi ne pardonpetu. Ni pardonpetas, se ni ne akceptis vian artikolon sufiĉe afable, se ni ne sufiĉe dankis vin.
Viaj vortoj tamen frapas ĉe grava punkto, ke ni devas ĉiam kuraĝigi ĉiujn, senrigarde de la kapabloj, sukcesoj, jaroj en la movado, ktp. La plej gravaj homoj por ni estas:
Denove, ni dankas vin. Ni kulpas por ne danki vin sufiĉe.
Mi volas esprimi, ke via artikolo bone montras, kiel multe vi ĝuis la tagojn ĉe NASK. Tiuj, kiuj legas tion, konsideros partopreni ĉe NASK en 2008! Mi esperas, ke jes.
Kiel estis la tagoj ĉe NASK por vi? Kion vi faris? Ĉu estis plezuro? Ĉu vi ĝuis la tagojn? Ĉu vi ĝuis la restoracion? Ĉu vi legis Esperantajn librojn? Partoprenontoj scivolemas, kaj vi priskribis. Bone.
Amike,
Filipo. Prezidanto de Esperanto-USA.
Ne dankinda
Mi tre ĝuiĝos, ke la aliaj NASK-anoj skribu pri siaj NASKaj spertoj.
Filipo, vi estas tre bonkora; dankon.
Amike, Koto
Koto's article
Not at all, Koto. I enjoyed your article. Not just the content which made me wish I'd been able to visit sometime, I also enjoyed your style. The parallels, home vs. NASK, then the twist/tying together at the end... "I did that at NASK, too!". "Wasted space" never came to mind. Dankon!
I'm glad you enjoyed it
Hi, Ailanto, I'm glad you enjoyed reading it. I hope to see you at NASK.
Amike,
Koto
Via artikolo
Saluton, Koto!
Mi tute malsamopinias. Mi legis vian artikolon kaj tuj pensis, "Jen, shi kaptis la etoson de NASK treege bone." Mi fakte ridetis dum la legado. La komparo inter la chiutaga hejma vivo kaj la luksa, esperanto-monda vivo che NASK estas tre bona reklamo!
Pri la foto ni ne parolu . . . mi chiam preferas ne esti fotita, sed eviti la fotiston estas neeble dum NASK.
Pri gravaj aferoj kaj homoj en la bulteno: shajnas al mi multe pli bone ke ni sciu pli unu pri la aliaj. "Ordinaraj" esperantistoj efektive estas tre gravaj. Chiu surmetas la pantalonon sammaniere, chu ne? (Almenau mi devas fari tiel kiam la servistoj ferias . . . )
Plej amike,
Lichjo
Niaj tagoj NASK-aj
Ne kiel la reĝo kiu aperadas en "La Sorĉisto de Id" - mia edzo tenas tiun amuzegan bildon. La Reĝo de Id kutime pendigas sian pantalonon sur la litokadro, kaj saltas en ĝin per ambaŭ piedojn samtempe.
Liĉjo, kiel afabla kaj bonkora homo vi estas! Sed la etoson de NASK entenas kaj la ekskursoj, kaj la plago, kaj multaj aliaj okasaĵoj pri kiu mi ne povas skribi.
Amike, Koto